Quantcast
Channel: Esperanto Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all 2245 articles
Browse latest View live

Kajto koncertos kvarope dum NR ĉi-jarfine en Saarbrücken

$
0
0

NR

Kajto kreiĝis antaŭ tridek jaroj, en 1987, kaj ekkoncertis en 1988. Do la 16a Novjara Renkontiĝo 2017/18 estas la ideala momento por festi la tridekjariĝon de la Kajto-naskiĝo. (Jes, intertempe Kajto duobliĝis kaj ekzistas nun en du teamoj — Nanne kaj Ankie plu sub la nomo Kajto, dum Marita, Marian kaj aliaj prezentas sub la nomo Kapriol’. Sed por festi la tridek jarojn — kaj por esti afablaj al la muzik-amanta publiko — ili nuntempe prezentas kvarope.) La koncerto de Kajto okazos verŝajne la 29an aŭ 30an de decembro 2017.

Kutime 150 ĝis 200 partoprenantoj en NR

Ankaŭ ĉi-jarfine ni atendas pli ol 150 partoprenantojn en NR, kio zorgos pri multaj eblecoj por personaj kontaktoj kaj ankaŭ pri riĉa kaj multfaceta programo. Aliĝis ĝis nun 83 homoj, inter kiuj 29 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj (por kiuj ekzistas aparta prizorgado en diversaj grupoj). Du trionoj de la partoprenantoj venas el eksterlando — el najbaraj landoj kiel Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Svislando, sed ankaŭ el Britio, Kroatio kaj Hungario.

Multfaceta programo

Por la kromaj vesperoj ni planas interalie plian koncerton, teatran prezenton kaj, kompreneble, silvestran feston. La prelega oferto pli kaj pli riĉiĝis dum la jaroj. Certe venos ankoraŭ kelkaj pliaj programeroj, amuzaj kaj seriozaj.

NR

Fino de aliĝperiodo post kelkaj tagoj

Se vi ŝatos reveni al NR aŭ viziti ĝin unuan fojon, ni tre ĝojos bonvenigi vin. Tiam konsideru aliĝi ĝis venonta merkredo, 20a de septembro, kiam finiĝos la nuna aliĝperiodo. http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Kelkaj informetoj pri NR troveblas cetere ankaŭ sur nia Facebook-paĝo
https://www.facebook.com/events/243634139464188

Listo de jamaj aliĝintoj
http://esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr16.php

Belan aŭtunon al vi ĉiuj kaj eble ĝis ĉi-jarfine

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
por la organizantaro


La unua IJK en Afriko: Granda sukceso!

$
0
0

IJK
Tra la palmoj ĉe la strando en Aneho oni vidas la bluan ĉielon kaj la maron. Ĝi estas tuj apud la lernejo de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo, nun plena da homoj en verdaj T-ĉemizoj. Tie ĉi-jare okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

Jam la unuan vesperon okazis spontana koncerto de nova afrika esperantista muzikisto Joel Muhire, kiu preparis por ni kantojn pri Esperanto kaj la temo de la ĉi-jara IJK: ”Virinoj kaj viroj kaj siaj kulturoj”. Postajn tagojn sekvis koncertoj de Jonny M kaj Kimo.

Kadre de la projekto “Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo” okazis trejnadoj, preparitaj de la trejnista teamo pri tiom diversaj kaj gravaj temoj kiel landa agado, gvidado kaj team-konstruado. Aliaj temoj estis praktika trejnado pri uzi ludojn por lerni. La kontraŭdiskriminacia trejnado estis rekte ligita al la temo de la kongreso. La populara trejnado por landa agado ebligis transdonon de scio kaj sperto pri kiel starigi landajn asociojn.

La komisiono pri landa agado de TEJO organizis la kampanjon kaj danke al la malavareco de esperantistoj libroj, revuoj kaj lernolibroj estis disdonitaj al aktivuloj el dek landoj. En la libroservo oni povis aĉeti librojn eldonitajn de afrikaj landaj sekcioj, kiel libroj kun tradiciaj rakontoj kaj vortaroj kaj tiel subteni la lokajn esperantistojn.

Unu de la ekskursoj estis al la lago, kiu donis al Togolando sian nomon. Estis homplena busvojaĝo al Lac Togo (Lago Togo), kiun ni trairis per pirogoj, lokaj lignaj kanuoj, por atingi Togoville. Tie ni vizitis katedralon, kaj en la centro de Togoville ankaŭ gravajn lokojn de vuduismo. Dum alia ekskurso ni vizitis unu lokan reĝon kaj lernis kiel lingvoj kaj kulturoj interrilatas. Ne nur en la ekskursoj tio estis prezentata, sed ankaŭ en la taga programo. Emocia momento estis la vizito de domo, kiu estis uzata por teni sklavigitajn homojn antaŭ forvojaĝo de Afriko. Malpli emocia, sed lernplena sperto, estis la vizito en ĝardeno kie estis arboj de kafo, kakao, gujavo, mango kaj papajo.

IJK

Estis kelkaj defioj por la organizantoj – ekzemple la buso por la ekskurso paneis kaj la taga programo devis esti ŝanĝita al alia tago. Ne ĉiu matraco estis komforta la unuan tagon, sed por tio la organizantoj ankaŭ trovis solvon. La ĉiutaga vivo en la kongresejo estis en si mem kultura sperto. Oni lernis, ke duŝi kaj necesejumi ne funkcias sen sitelo: Antaŭ iri necesejumi aŭ duŝi sin, oni devis plenigi sitelon sub la akvokranoj, kunporti la plenan sitelon al la duŝejo/necesejo; en duŝejoj oni ĉerpis akvon per ujoj por lavi sin, en necesejoj oni rekte verŝis la akvon el la sitelo en la necesejo. Memkompreneble la partoprenantoj ĝuis ankaŭ la ĉeeston de multaj kuloj, kaj uzis kontraŭkulajn vualojn por pli trankvile dormi. Ĉiam estis homoj pretaj por pruntedoni kontraŭkulŝprucilon kiam iu forgesis ekzemple kunporti al ekskurso. La interreto estis sufiĉe bona por tiuj, kiuj aĉetis lokan SIM-karton.

Kulturaj spertoj estis ne nur en la ekskursoj. Okazis kultur-lingva festivalo (KLF) kun modo-spektaklo plena de tradiciaj vestaĵoj kaj dancoj kaj kun budoj, kie la landoj de la partoprenantoj estis reprezentitaj. Oni prezentis dolĉaĵojn, maldolĉaĵojn (Dankon pro la Marmite, Tim!), alkoholaĵojn. Ĉiuj landbudoj estis interese preparitaj, kaj post la memprezentoj ĉiuj havis eblon gustumi multajn manĝ- kaj trinkindaĵojn. Nacia televido “TVT – Télévision Togolaise” kaj ankaŭ radio “Lumière” faris raporton pri la KLF.

Neniu estas tre surprizita legi, ke pluraj homoj malsaniĝis, tio ja estas la malpli bona flanko de vojaĝado. Dum la kongreso estis pluraj malĝojaj mienoj pro ventrodoloro kaj lakso, malgraŭ tio ĉi la etoso ĝenerale estis tiom bona, ke dum la internacia vespero ni eĉ ĝoje kunkantis kun Kimo, kiu fakte verkis kanton pri nia komuna kongresa sorto. Organizantoj de la sekva IJK en Hispanio promesis malpli da malsano, ni memoros tiun promeson!

Marko rakontas:

Ĉi-jara IJK estis la unua, post eklerni Esperanton ĉi-februare. Estas mirinda, kiom bone Esperanto ebligas homojn interkomuniki, kaj sperti tiom internacian etoson kun dancado, kantado, kunlaborado ĉefe inter eŭropanoj kaj afrikanoj el pluraj landoj. Mia nura plendo estas, ke ne estis eble sekvi ĉiujn trejnadojn aranĝitajn, ili ĉiuj ŝajnas interesegaj, kaj mi bedaŭras ke mi ne povas esti en pli ol unu loko samtempe.

Mi rimarkis kaj fakte tre ĝuis, ke amike preni manon de aliaj viriĉoj okazas ĉi tie multe kiam mi parolas kun afrikanoj, en Nederlando, kie mi loĝas, tio ne estas kutima kaj eĉ ekzistas antaŭjuĝoj kontraŭ tio ĉi. Semajnojn poste homoj daŭre sendadas amikiĝpetojn per Fejsbuko por teni la kontakton.

Koffitche skribas:

De la 5a ĝis la 12a de aŭgusto ni spertis nekredeblajn momentojn en Aneho. La miksitaj homoj de malsamaj kulturoj kaj rasoj kunvivis pace; tio ĉi montras ke ni povas vivi pace kvankam ni estas malsamaj. La plej granda parto neforgesebla estas la ekskurso al Togoville. La ĝemelaj kaj mirindaj arboj, kiuj klarigas la gravecon de viroj kaj virinoj en iliaj kulturoj. Mi forgesas nek la Kpalimean ekskurson, nek la Internacian Vesperon, nek la Kultur-Lingvan Festivalon. Ĝis nun mi respertas en mia kapo la aranĝon, kaj pli ol 26 landoj estis reprezentitaj. Mi ankaŭ akiris spertojn kiuj ebligos la disvolviĝon de nia movado landa kaj kontinenta.

La ĝemelaj arboj montras la funkciadon de la socia vivo inter viroj kaj virinoj; kiel la estro de ĉiuj domoj ili prizorgas la spiritan sekurecon de la tuta vilaĝo kaj batalas kontraŭ sorĉistoj kaj aliaj malbonaj spiritoj. Do, sub la ĝemelaj arboj estas ĉambreto, kaj kiam iu malsaniĝas en la vilaĝo, se estas spirita malsano, oni kunportas la malsanulon al la ĉambreto, kaj post tri aŭ kvin minutoj li resaniĝas. Tiu estas la religia parto, kaj la socia parto estas, ke la virina arbo surhavas multe da birdidoj kaj la vira ne havas eĉ unu, kvankam ili estas kune kaj similaj. Tio ĉi signifas, ke la virino estas la vivdonantino, kaj la viro devas protekti ŝin kaj la infanojn.

Konkludo:

Ni, kiuj ĉeestis la Internacian Junularan Festivalon ĉi-jare, memoras ke kelkaj partoprenontoj el Afriko ne ricevis vizon. Tiaj limoj malebligas al multaj esperantistoj viziti aliajn landojn kaj partopreni en gravaj renkontiĝoj. Ĉar ni estas tutmonda movado, eblo partopreni estas grava egalrajta kaj demokratia temo. IJK en Afriko estas tiel vere valora okazaĵo. Kaj tiel la kongreso estis unika eblo por multaj afrikanoj ĉeesti grandan aranĝon en internacia etoso, por pli formalaj okazaĵoj kiel la komitatkunsido kaj pli neformalaj, kiel la piedpilka matĉo. Partoprenis 110 homoj el 27 landoj en kvar kontinentoj. Ĉirkaŭ duono de la partoprenantoj venis el dek afrikaj landoj, la alia duono el 13 landoj de Eŭropo, kaj malmulte venis de Azio kaj Ameriko. Certe indas denove organizi IJK-on en Afriko.

Charlotte Scherping Larsson
TEJO-estrarano pri Aktivula Trejnado, Talento, Egaleco kaj Adoleskuloj

Marc Konijnenberg
estonta volontulo ĉe la Bjalistoka Esperanto-Societo

Koffitchè Koufionou
prezidanto de AJET, komitatano A de TEJO, vicprezidanto de ĉi-jara LKK

Fotoj: Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/tejo-12

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Émile Boirac

$
0
0

BoiracAntaŭ cent jaroj, la 20an de septembro 1917 en strangaj cirkonstancoj forpasis (spiritisme: “elkarniĝis”) profesoro Émile Boirac, unu el la plej eminentaj esperantistoj. Ĝuste al li Zamenhof proponis la prezidantecon de la unua esperantista mondkongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) kaj de la Lingva Komitato, fondita en ĉi tiu kongreso. Okaze de la centa mortodatreveno de rektoro Boirac ni publikigas artikolon pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), kiu entenas biografiajn artikolojn pri ducent elstaraj esperantistoj.

Boirac, Augustin Émile [bŭarák]. Franco. Nask. 26 aŭg 1851 en Guelma (Alĝerio). Filo de negocisto Jean Boirac k ties edzino Felline Salvate-Portan. Studis filozofion k literaturon en la Bordoza Universitato, bakalaŭriĝis pri literaturo (1872), agregaciiĝis pri filozofio (1874), doktoriĝis pri filozofio (1894) per la tezo “La ideo de fenomeno”. Ekde 1871 dum 26 jaroj instruis filozofion en francaj liceoj, fine en la renoma liceo Condorcet (1882-97). Profesoro pri filozofio k rektoro en la universitatoj de Grenoblo (1898-1902) k en Diĵono (Akademio de Diĵono, 1902-17). Membro-korespondanto de la Franca Akademio de Sciencoj Moralaj kaj Politikaj (1906).

En 1876 Boirac proponis la terminon “déjà vu” k iĝis konata fakulo pri paramnezio. Studis hipnozon (en 1911 premiita de la Akademio de Sciencoj), praktikis ĝin k spiritismon. Kun aliaj fakuloj esploris la mediumajn kapablojn de Eusapia Palladino. Aŭtoro de pluraj sciencaj, didaktikaj k popularaj verkoj (Baza kurso de filozofio, 1892; La ideo de fenomeno, 1894; Lecionoj de psikologio aplikata al edukado, 1902; Kurso de moralo por normalaj lernejoj, 1905; Nekonata psikologio, 1908; Estonteco de la psikaj sciencoj, 1917 k. a.). Fondinto de la Elektroteknika Instituto en Grenoblo k de la Instituto pri Vino en Diĵono. Prezidanto de la mikologia societo en la dep. Côte-d’Or, aŭtoro de kuir-receptoj. Kavaliro de Honora Legio (1906).

En 1885 edziĝis kun Baptistine Rose Joséphine Bertrand (1859-1917); kvar infanoj (unu el ili, subleŭtenanto Émile Lucien Élie Boirac, naskita en 1890, batalis en fronto ekde la komenco de la Unua Mondmilito k mortis pro vundoj en majo 1915). Kvin monatojn post la forpaso de sia edzino (21 apr 1917) Boirac mortis 20 sep 1917 en Salses (dep. Pyrénées-Orientales) en malklaraj cirkonstancoj (Laŭ unu versio: dum spiritisma seanco; laŭ alia versio: per sia propra decido, perdinte la emon al la vivo.). Entombigita en Salces, 6 okt 1917 resepultita en Diĵono. Unu el la stratoj de Diĵono havas lian nomon.

BoiracEsp: 1900 (Adresaro, №5777) danke al la matematikisto Charles Méray. Aktive propagandis Eon; post liaj prelegoj fondiĝis E-grupoj en kelkaj urboj. Enkondukis Eon en la programon de eksterlandaj studentoj en la Diĵona Universitato. Verkis k tradukis kelkajn librojn en/pri Eo, okupiĝis pri leksikografio, kompilis trivoluman vortaron Eo-Ean, kunlaboris en L’Espérantiste, La Revuo, Oficiala Gazeto E-ista k aliaj E-gazetoj. Prezidis la 1an UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) k kun- redaktis kun Zamenhof la kongresan protokolaron. Membro de KKK. Elektita de Zamenhof kiel prezidanto de LK (1905). Membro de la Komitato de la Delegacio por Akcepto de Internacia Helplingvo, kiu 24 okt 1907 en lia foresto (lin anstataŭis Gaston Moch) akceptis principe Eon kun ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komisiono de la Komitato de la Delegacio interkonsente kun LK. Dum la Ido-krizo (1907–08) komprenis, ke la centpersona LK ne estas laborkapabla k proponis fondi ties gvidorganon en la formo de Akademio, kies unua prezidanto li iĝis (1908-17). En 1912 kunfondis Mondan Asocion de Spiritismaj E-istoj kaj iĝis ĝia unua prezidanto.

Ĉefaj verkoj

Leibniz G.-W. Monadologio (Tr., 1902);
Ŝlosileto kvarlingva franca, angla, germana, latina de la lingvo internacia Esperanto (1903);
Perdita kaj retrovita (1904);
Molière. Don Juan aŭ la ŝtona festeno (Tr., 1905);
Qu’est-ce que l’espéranto? (1906);
Le Congrès espérantiste de Genève (1906);
Pri la homa radiado (1906);
Tria Kongreso – Festo de La Revuo (1907);
Dyke H. van. La kvara mago: aŭ la alia saĝulo (Tr., 1909);
Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca (1909-10);
Le problème de la langue internationale (1911);
Vortaro de la oficialaj radikoj de Esperanto (1911);
Fundamentaj principoj de la vortaro Esperanta (1911).

Bibliografio

EdE, p. 57-58 k. a.;
LZ, Vol. 1, p. 7-8 k. a.;
OVP, p. 36.
Condette J.-F. Les recteurs d’académie en France de 1808 à 1940. Tome II, Dictionnaire biographique. Paris, 2006, p. 76-77.
S-ro Émile Boirac (OGE, 1917-1918, №7-8);
Delcourt M, Amoroux J. Filozofo kaj esperantisto (Eo, 1977, №11);
Amouroux J. Émile Boirac (LG, 2011, №154).

Nia Diligenta KolegaroNia Diligenta Kolegaro

Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj

Aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Eldonantoj: Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio
320 grandaj (enciklopedi-formataj) paĝoj
Portretoj, tabeloj kaj utilaj suplementoj
Aperos en la fino de la Zamenhofa Jaro 2017
Prezo: 30 eŭroj

Jam antaŭmendebla kontraŭ 25 eŭroj

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/boirac

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Fama klasikaĵo kun iom alia kaj nova enhavo

$
0
0

Ulrich LinsLins, Ulrich. La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto: Nova, reviziita eldono. Rotterdam: UEA, 2016. 375+24p.

La libro de Ulrich Lins La danĝera lingvo havas longan historion. La unua versio aperis en 1973, malgrandkvante eldonita kiel broŝuro ĉe la eldonejo L’ omnibuso en Kioto. Unu jaron poste ĝi fariĝis ĉapitro en la epokfara paradigmeca verko Esperanto en perspektivo. Post 13-jaraj esploroj ampleksa kaj renovigita versio aperis en 1988 en la eldonejo Bleicher (Gerlingen, Germanio) – tiel UEA maskis sian partoprenon en la eldono, por ne inciti sovetiajn aŭtoritatojn.

Sed en tiu momento la epoko ŝanĝiĝis, kaj jam en 1990 represo (kun aldonaj komentoj de Detlev Blanke kaj Sergej Kuznecov) aperis en Moskvo ĉe la eldonejo Progreso. Poste venis tempo por tradukoj al naciaj lingvoj – la japana (1975, de la unua broŝurforma eldono), germana (1988), itala (1990), rusa (1999), litova (2005), korea (2013), angla (2016, jam de la nova eldono).

En 2016 (sur la kopirajto tamen estas indikita 2015) aperis ĉe UEA nova, reviziita eldono. Ĝi signifoparte ripetas la eldonon de 1988, sed samtempe ĝi havas kelkajn gravajn diferencojn.

Do, pri kio temas la libro? Ĝi estas “Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”, diras la subtitolo. Fakte, temas pli pri persekutoj kontraŭ esperantistoj, ol pri persekutoj kontraŭ la lingvo mem, sed distingi inter iuj fenomenoj estas ne ĉiam facile – ja la lingvo ekzistas nur per siaj portantoj… En ĝi estas prezentitaj kaj simplaj burokrataj malhelpoj por disvastigi la lingvon, malpermesoj ĝin uzi, kaj persekutoj kaj reprezalioj kontraŭ esperantistoj. Iuj tiaj eventoj, kiel malpermeso de propagando, okazis ankaŭ en “demokratiaj” landoj (kiel en Francio en la 1920aj), sed ĉefe en la landoj, kiujn oni nomas totalismaj – unuavice, en la Hitlera Germanio kaj en la Stalina Sovetunio. Plejparto de la libro estas dediĉita ĝuste al eventoj en tiuj landoj, kaj pri la persekutoj de esperantistoj en Sovetunio temas en, proksimume, du trionoj de la libro (kaj, se konsideri ankaŭ priskribon de persekutoj en la Rusia Imperio en la unua ĉapitro, la ĉefa enhavo de la libro estas pri rusiaj eventoj!).

Kompreneble, sovetiaj esperantistoj sciis pri la persekutoj en la jaroj 1937-38 (kaj ĝis la mezo de 1950aj) sufiĉe bone. Same bone sciis pri la naziaj persekutoj esperantistoj en Germanio. Tamen, la scioj estis nesistemaj, ofte bazitaj sur onidiroj kaj misinformoj; oni parolis pri la temo ĉefe nur mallaŭte. La ĉapitro en Esperanto en perspektivo kaj poste la monografio de U. Lins starigis la scion sur precizan histori-sciencan grundon kaj permesis labori sur la tereno plu. Malgraŭ relativa grandeco de la libro, en ĝi ne estas sensencaj rezonadoj, ĝi estas plene bazita sur dokumente pruvitaj faktoj. Tial ĝia valoro ne supertakseblas.

Post la apero de la libro en 1988 malkovriĝis novaj faktoj kaj estis entreprenitaj gravaj esploroj pri la epokoj de persekutoj en Germanio kaj Sovetunio. En Sovetunio en la fino de 1980aj jaroj malfermiĝis multaj arkivoj de sekretaj servoj, kaj esploristoj ekhavis eblecojn ekscii la precizajn faktojn pri sorto de pluraj esperantistoj (gravan rolon en tiuj esploroj ludis N. Stepanov). Ĉi tiuj faktoj devis esti reflektitaj, kaj ili eniris la novan eldonon de la libro, kaj ĝi fariĝis tiurilate pli dokumentita kaj ampleksa.

LinsEkzistas ankaŭ aliaj diferencoj inter la antaŭaj kaj la nova eldonoj de La danĝera lingvo, kiuj ŝuldiĝas al ŝanĝo de la konceptoj de la aŭtoro – nu, la homoj ŝanĝiĝas, kaj kun paso de la tempo ŝanĝiĝas ankaŭ iliaj opinioj. Tiel en la nova eldono plene malaperis la iama 3a ĉapitro pri la persekutoj de esperantistoj en Orienta Azio. La afero estas, ke Esperanto kiel tia neniam estis malpermesata kaj persekutata en Japanio, Ĉinio kaj aliaj orientaziaj landoj, sed esperantistoj jes ja – sed nur pro ilia politika agado. Esperanto reale estis ĉiam populara en laboristaj kaj maldekstraj medioj, kaj esperantistoj-anarkiistoj, socialistoj ktp. estis persekutataj kaj eĉ ekzekutataj ĝuste pro tio, ne simple pro ilia esperantisteco. Do, U. Lins ekskludis tiun ĉapitron.

Pri la kaŭzoj de nazia malamo al Esperanto ĉio estas pli-malpli klara, ĉar la internaciisma ideo por nazioj estas absolute malamika (eĉ sen konsidero de la juda deveno de Zamenhof kio elvokis apartan incitiĝon, la rezulto estus sama), sed pri stalinismo la problemo estas pli komplikita – ĝi ja asertis, ke ĝi baziĝas sur marksismo, kiu havas principe internaciisman karakteron! Tial U. Lins entreprenis esploron pri interrilatoj inter socialisma teoriumado kaj ideo de Esperanto. La fontoj por tio estas abundaj, sed mi ne dirus, ke tiu esploro venigis al definitiva respondo. Eĉ se iuj teorioj konkludis pri sensignifeco aŭ senvaloreco de Esperanto, por ĝiaj persekutoj tio ne donis sufiĉan bazon, ĉar neniam ekzistis pri ĝi forta oficiala opinio. Pri tio, cetere, atestas relativa florado de la movado en USSR en la 1920aj jaroj. Alia afero, ke Esperanto estis netolerebla por la reĝimo, kiam tiu fariĝis definitive totalisma kaj fermita rilate al la cetera mondo.

Kiel resumis U. Lins en sia intervjuo al Libera folio, «La diktatoraj reĝimoj timis, ke Esperanto peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, Esperanto iĝis “danĝera”, ĉar ĝi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondiĉoj en aliaj landoj» (http://www.liberafolio.org/2016/09/26/novaj-detaloj-pri-persekuto-de-esperantistoj-trovitaj/). Se temas pri la fakta malpermeso de Esperanto en la landoj de Varsovia pakto en 1950-55, tio devenis de la obeo de tieaj registaroj al la imperiismema disvastigo de la rusa lingvo, kiel “internacia interkomprenilo”.

Foje en privata letero Ulrich Lins skribis al mi jenon: “Mi konscias, ke la persekutoj ne havis radikon en la marksisma teoriaro. Mi tamen klopodis esplori la rilaton inter tiu teoriaro kaj la sorto de Esperanto. Iom gravis la opinio de Gramsci, ĉar ĝi estis malfavora. La sovetiaj esperantistoj multe okupis sin pri teoriaĵoj, unue defensive (ĉar Buĥarin kaj aliaj atakis ilin aŭ, pli ĝenerale, pro la prisilento de Eo), poste ofensive (ĉar ŝajnis, ke la oficiala politiko pri naciecoj fine donos lokon al Esperanto). Fine, ili rezignis, komprenante ke la tuta temaro estas tro danĝera tereno”.

En la nova eldono la esploroj pri interrilatoj inter socialismaj teorioj kaj Esperanto estas signife reduktitaj, ĉar tiuj ideologiaj bataloj ne plu estas vere aktualaj. Tamen la donitaĵoj, kolektitaj pli frue, havas netan historian intereson, sekve, la antaŭaj eldonoj ne perdis sian signifon pro la apero de la nova.

Aparte estas interesaj la finaj partoj, kie estas rakontata la historio de la renaskiĝo de la movado en Orienta Eŭropo kaj en Sovetunio ekde la mezo de 1950aj jaroj. Por la orienteŭropanoj tio estas edifa ekkono pri si mem, pri tio, kiel oni vidas ilin deekstere. Akcentoj pri certaj eventoj estas aliaj, ol donas loĝantoj de tiuj landoj, kaj tiu komparo donas interesan stereoskopian bildon de la tuto. Bedaŭrinde, Lins tute ne tuŝas la evoluon de la movado en ties rilatoj kun aŭtoritatoj en la plej lasta jarcentkvarono, pasinta post la pli fruaj eldonoj de lia libro, en komparo kun la pli frua periodo, sed tio estas jam tute alia historio.

Se paroli pri pure tipografiaj trajtoj de la nova eldono, rimarkindas la nova aranĝo de la libro: ilustraĵoj ne plu estas en la teksto, sed troviĝas sur engluitaj glaceaj folioj. Malgraŭ ioma pliboniĝo de la kvalito de la ilustraĵoj, la oportuneco de la legado malpliiĝis. En la nova eldono iom ĝenas la leganton tro etaj literoj – preferindus pli dika libro, ol rompado de la okuloj.

La libro de U. Lins delonge fariĝis klasikaĵo pri la historio de Esperanto, kaj la plej granda esploro pri la interrilatoj de la movado kun la ekstera mondo. Ĝi apartenas al la libroj, kiuj konsistigas nepran kulturan fonon de ĉiu konscia esperantisto. Tial la nova eldono, kun pliĝustigita kaj pliampleksigita fakta fundamento estas tre grava por la edukado de la novaj generacioj de esperantistoj, kiuj ne sufiĉe bone konas la antaŭajn eldonojn. Tamen, ĉar io interesa el tiuj eldonoj estas en la nova versio forĵetita, mi konsilas ne forgesi ankaŭ ilin kaj, post atenta tralego de la nuna, preni la eldonon de 1988 (aŭ 1990), kaj tralegi tiujn forlasitajn lokojn.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/recenzo-78

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Alvoko al artistoj por la 103a UK en Lisbono

$
0
0

UK-103La organizantoj de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantajn prezentiĝi en la lisbona UK (2018), sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 30a de novembro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:

  • kontaktinformoj de la artistoj (laŭeble telefonnumero, retadreso, artista kaj oficiala nomoj);
  • speco (koncerto, teatro, danco ktp);
  • daŭro;
  • bezonataj teknikaĵoj;
  • mallonga teksto kun informoj pri la artisto(j)/trupo kaj resumo de la prezento (inkluzive de eventualaj specifaj petoj – teknikaj aŭ alispecaj – rilataj al la prezentaĵo);
  • specimeno de la prezento (mp3, DVD, ligilo al retejo ktp);
  • eventuala financa subteno bezonata (honorario+elspezrepago).

La decidantoj aparte bonvenigas proponojn rilatajn al la Jaro de la Esperanta Kulturo kaj favoros la programerojn, kiuj plej kvalite kapablos montri niajn tutmondecon kaj diversecon, sub la konsidero de niaj disponeblaj financaj rimedoj.

Kandidatiĝu!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №703.

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lisbono

$
0
0

UK-103Kadre de la 103a UK en Lisbono okazos la 71a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31an de januaro 2018.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝo. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 eŭroj. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №704.

Mikaelo Giŝpling forpasis

$
0
0

La 26an de septembro 2017 en Jerusalemo forpasis

Miĥail Jakovleviĉ “Mikaelo” Giŝpling
(1924-2017)

Mikaelo Giŝpling
inĝeniero-kemiisto, esperantistiĝinta en 1943, en 1998 ekloĝinta en Israelo, kunfondinto (1958) kaj la unua prezidanto de la junulara Esperanto-klubo “Fajrero” (Moskvo), poeto kaj tradukanto, aŭtoro de kvar poemaroj El Sisma Zono (1994), Eola harpo (1999), Tie ĉi tie (2003), Vespere (2008), laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj de la literatura konkurso Liro, kunlaborinto de Cerbe kaj Kore, Scienco kaj Kulturo, La Ondo de Esperanto, kaj Monato.

Ni kondolencas al la proksimuloj de la forpasinto.

La Balta Ondo
La Ondo de Esperanto

Zamenhof-ekspozicio: Post Vilno ankaŭ en Kaŭno

$
0
0

Kaŭno

Post sukcesa eksponado en Vilno la ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof, preparita de la Pola Instituto en Vilno okaze de lia centa mortodatreveno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) venis al Kaŭno. La ekspozicio estas esence ampleksigita, ĉar intertempe laŭ propono de LEA estas preparitaj kvar aldonaj standoj – pri L. Zamenhof kaj Veisiejai, pri L. Zamenhof kaj Kaŭno, pri esperantista fenomeno Antanas Poška kaj pri la agado de Litova Esperanto-Asocio, kiu sekvontjare festos 100 jarojn de sia fondiĝo. Do, en Kaŭno nun estas eksponataj entute 22 standoj. Krome, la biblioteko proprainiciate eksponigis librojn pri L.Zamenhof, kiuj estis eldonitaj en Litovio.

La 25an de septembro 2017 la ekspozicio estis solene inaŭgurita en la regiona publika biblioteko de Kaŭno. Al la inaŭguro venis ĉirkaŭ 60 personoj, ĉefe esperantistoj, sed ankaŭ ĝenerala publiko kaj kelkaj gravuloj, ekzemple, Litovia parlamentano kaj vicprezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Mindaugas Puidokas, konata verkisto Laimonas Inis, populara pentristo Vladimiras Beresniovas k. a. La inaŭguro simbole preskaŭ koincidis kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, kiu estas menciata en tuta Eŭropo la 26an de septembro ĉiujare.

La enkondukan paroladon dum la inaŭguro faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas, kiu ĉefe substrekis la tre riĉan, diversflankan kaj studindan verkan heredaĵon de Ludoviko Zamenhof kaj liajn ligojn kun Litovio kaj speciale kun Kaŭno. Estis emfazite, ke la humanisto Zamenhof kreis ne nur Esperanton, sed, ne malpli grave, ankaŭ la bazan ideologian kaj spiritan fundamenton de la Esperanto-movado. Kiel estas ĝenerale konate, la vivo de Zamenhof multfoje interplektiĝis kun Litovio kaj ĝia ĉefa verko ĉiam estis kaj nun estas populara en Litovio. Sufiĉas mencii, ke la unua lernolibro de Esperanto por litovoj de Aleksandras Dambrauskas aperis jam en 1890, ĝi estis presita en Tilžė (tiam en Prusio, nun en Kaliningrada regiono de Ruslando), kaj al Litovio ĝi povis veni nur kontrabande, ĉar de 1863 ĝis 1905 en Litovio estis malpermesite presi kaj havi librojn kaj gazetojn en latina alfabeto.

Anna Pilarczyk-Palaitis el la Pola Instituto salutis la venintojn kaj emfazis la bonegan kunlaboron kun LEA, danke al kiu la ekspozicio fariĝis ĝenerale konata en Litovio kaj ĝi rondiros tutan Litovion. La vicprezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Mindaugas Puidokas ankaŭ salutis la ĉeestantojn kaj substrekis la nuntempan gravecon kaj aktualecon de la ideoj de Zamenhof.

Sekvis trarigardo de la ekspozicio kaj neformala komunikado ĉe glaso da vino.

Litova Esperanto-Asocio lerte eluzis la okazon por vaste informi la loĝantojn de Kaŭno kaj de la tuta Litovio pri la evento, pri Zamenhof kaj pri Esperanto ĝenerale. Elĉerpa gazetara komuniko, intervjuoj, artikoloj aperis en ĉiuj amaskomunikiloj de Kaŭno (gazetoj, agentejoj, informportaloj k. s.) kaj en kelkaj gravaj tutlandaj gazetoj, informretejoj kaj aliaj amaskomunikiloj.

La 25an de novembro la ekspozicio translokiĝos al la historia Urbodomo de Kaŭno, kie ĝi funkcios ĝis la jarfino kaj komence de 2018 ĝi iros al la Kaŭna Universitato Vytautas la Granda. Poste oni funkciigos ĝin en Panevėžys, Šiauliai, Marijampolė, Alytus, Mažeikiai kaj multaj aliaj urboj de Litovio. Tiamaniere ĝi cirkulos tra Litovio dum proksimaj kvin jaroj.

Al mi ŝajnas, ke en Litovio la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof estas menciata plej altnivele, plej vaste kaj plej tutlande. Aliflanke, tiom universale Zamenhof estas honorata la unuan fojon en la historio de Litovio.

Povilas Jegorovas

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/litovio-22

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn


UEA prognozas enorman deficiton por 2017

$
0
0

En 2016 ni prognozis deficiton de ĉ. 40.000 eŭroj, kiu fariĝis reale 48.000 eŭroj (la detaloj troviĝas en la financaj raportoj pretigitaj por la kunveno en Seulo). Tio donas ĝeneralan indikon pri longdaŭra malekvilibro inter kostoj kaj rimedoj en la nuntempa funkciado de UEA.

En 2017 ni proponis redukti la deficiton ĝis ĉ. 10.000 eŭroj. Tiu plano tamen dependis i.a. de nia sukceso trovi novajn monfontojn, precipe en la formo de subvencioj kiuj kovrus administrajn kaj aliajn kostojn listigitajn en la Spezokonto, aŭ kiuj helpus nin kreskigi niajn enspezojn. Kvankam ni faris iom da progreso tiurilate, tiuj enspezoj ankoraŭ ne atingis la celitan nivelon, kaj kontraŭpezas kelkaj negativaj evoluoj, inkluzive de kongreso en Seulo kiu estis malpli granda ol antaŭvidite, membrara malkresko, kaj daŭra falo en la enspezoj pro niaj investoj (rubriko “Rento”). La ĉefa ŝparo estis ĉe Oficistaro, pro longdaŭra malsano de unu oficisto, por kiu ni ricevas partan kompenson de la sanasekuro.

Resume, jen la ĉefaj antaŭvideblaj diferencoj rilate al la buĝeto:

Kostoj
Salajroj:22.000 EUR
Revuo:5.000 EUR
Jarlibro:2.000 EUR
Sume: 29.000 EUR malpli ol buĝetite.

Rimedoj
Kotizoj:20.000 EUR
Libroservo:2.000 EUR
Subvencioj:70.000 EUR
Volontula:2.000 EUR
Rento:17.000 EUR
UK:15.000 EUR
Sume: 126.000 EUR malpli ol buĝetite.

Laŭ tio eblas taksi, ke la fina jara deficito povus esti inter 90.000 – 110.000 eŭroj, prenante en konsideron la necertecon de la evoluo en la lastaj monatoj de la jaro kaj la kontribuon de aliaj rubrikoj al la fina rezulto.

El tio evidentas i.a. la urĝeco de la renovigoj, kiujn nia Estraro laboras por enkonduki kunlabore kun la Ĝenerala Direktoro kaj la Centra Oficejo. Ni devas allogi pli da membroj el la novaj generacioj, kaj pli efike mastrumi kaj teni ilin. Ni devas uzi la laborfortojn de la movado por gajni pli da mono el nemovadaj fontoj. Ni devas efikigi niajn bazajn servojn kaj administradon por fari ilin malpli kostaj kaj pli glate funkciantaj, kaj allogi pli da homoj al niaj kongresoj. Ni devas investi en novaj servoj, kiel Amikumu, kiuj respondas al la nuntempaj deziroj kaj bezonoj de esperantistoj. Ĉi tiuj ŝanĝoj estas ja survoje, eĉ se ili ankoraŭ ne sufiĉe progresis por pozitive influi la financojn en la nuna jaro. En nia reprilaborita buĝetpropono por la venonta jaro oni komencos vidi iliajn sekvojn.

Mark Fettes
Martin Schäffer

Laŭ yahoo-grupo komitato-de-uea

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/uea-30

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2017

$
0
0

Hodler1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887-1920), ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun Edmond Privat) de Juna Esperantisto (1903), posedanto kaj redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20); kunfondinto (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto (1919-20) de UEA; la ĉefideologo de UEA. Testamentis al UEA grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon.

10. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ralph Lindsay Harry (1917-2002), aŭstralia diplomato, direktoro de la aŭstralia sekretservo ASIS (1957-60), verkisto kaj esperantisto; prezidanto de Aŭstralia E-Asocio (1960-61, 1986-88), vicprezidanto de la jurista asocio IEAJ (1979-87). Harry tradukis en Eon kelkajn oficialajn dokumentojn de UN kaj verkis kelkajn librojn, i.a., sportajn vortarojn por la Olimpikoj en Munkeno (1972) kaj Montrealo (1976).

15. Antaŭ 80 jaroj pro partopreno en la agado de kontraŭrevolucia trockiista esperantista organizaĵo SEU estis pafekzekutita Eŭgeno Miĥalski (Евгений Иосифович Михальский, 1897-1937), bibliotekisto, instruisto kaj esperantisto, talenta poeto, aŭtoro de la poemaroj Prologo (1929), Fajro kuracas (1932) kaj Kantoj de amo kaj sopiro (1934).

16. Antaŭ 25 jaroj forpasis Antanas Poška (1903-1992), litova kaj sovetunia antropologo, arkeologo, vojaĝanto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Poška preparis kaj realigis siajn vojaĝojn per Esperanto, parolis en Esperanto-programoj de Litovia Radio (Kaŭno), estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio antaŭ ties likvido en 1940. Post reveno el ekzilo en Centra Azio (1945-1958) li reaktiviĝis kaj en la 1960aj jaroj prezidis la Esperanto-klubon en Vilno.

26. Antaŭ 20 jaroj forpasis Rikardo Ŝulco (Richard Schulz, 1906-1997), gimnazia lingvoinstruisto, esperantisto, fondinto de la “Analiza Skolo”, aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroj, i.a.: Mein geliebtes Esperanto (1976), La perdita honoro de iu Katarino Blum’ (Heinrich Böll, 1978), Pledo por Unueca Lingvo (1985), Sur la Vojoj de la Analiza Skolo (1987) k. m. a.

27. Antaŭ 80 jaroj “pro fondo kaj gvidado de kontraŭsovetunia trockiista terorista organizo de esperantistoj kun la celo efektivigi en ĝia kadro sabotan-teroristan agadon kaj spionadon por Germanio” estis pafekzekutita Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1937), latva sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto. De 1921 ĝis 1936 li gvidis la Esperanto-movadon en Sovetunio, kontraŭstaris sennaciismon de Lanti en SAT. Inter liaj verkoj elstaras Historio de la Mondolingvo (E-versio, 1931) kaj Analiza historio de Esperanto-movado (1931).

29. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Jakobo Ŝapiro (Jakub Szapiro, 1897-1941), pollanda juda ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto (1922) kaj prezidanto (de 1924) de Esperanto-Societo “Ludoviko Zamenhof” en Bjalistoko, aŭtoro de Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano (1921). Mortpafita (kun multaj bjalistokaj judoj) de germanaj nazioj post la invado en Bjalistokon.

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/oktobro-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Ne kompatu min!

$
0
0

Tobiasz Kaźmierski kaj Clay Magalhães

Tobiasz Kaźmierski kaj Clay Magalhães

En la postkongresa Ondo vi povis legi pri la demisio de Tobiasz Kaźmierski. Por ĉesigi onidirojn, kiujn provokis ĉi tiu informo, ni petis lin klarigi la kaŭzojn de la eksiĝo. Vidu lian klarigon ĉi-sube. Ni esperas, ke ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu pro multaj urĝaĵoj ne povis ĉi-monate prezenti sian opinion, antaŭ la pretigo de la novembra Ondo trovos liberan duonhoron por respondi niajn demandojn pri la lastatempa evoluo de la Centra Oficejo.

Ĵus finiĝis Arkones en Poznano. Kompreneble, dum la festivalo multaj el la partoprenantoj (el kiuj pluraj estas miaj amikoj) demandis pri mia postroterdama vivo kaj kialoj de mia aŭgusta demisio. En tono de tiuj demandoj mi ne malofte aŭdis kompaton. Superflue.

Ekde mia rezigno pasis pli ol unu monato. Demisioj mem estas ne tre eksterordinaraj kaj mi kredas, ke preskaŭ ĉiu demisiis almenaŭ unufoje en sia vivo. Kaj ekde la eksoficiĝo pasis pli-malpli du semajnoj. Ili estis plenaj de organiza laboro por Arkones kaj mastrumado de translokiĝa kaoso. Malgraŭ tio, mi fartas tute bone kaj ne estas mi, kiu meritas vian kompaton.

Mia eksoficiĝo estis funde pripensita faro kaj la decidon multe influis la nuna situacio en la Centra Oficejo de UEA. Ni ne nur perdis la talentan direktoron kaj kolegon Osmo Buller sed ankaŭ ricevis la novan Ĝeneralan Direktoron, kio ekde komenco ŝajnis esti stranga ludo aŭ malamuza ŝerco de la Estraro. Mi povas konfesi, ke en la vespero antaŭ la elekto de Veronika Poór, mi flustris al Michael Boris, ke mi kredas, ke la nura kaj memkomprenebla kandidato estas Nikola Rašić kaj du aliaj (novuloj) estas konsiderataj nur por montri, ke oni efektive ne limigis la ŝancojn de kontrkandidatoj. Rapide evidentiĝis, ke mi estas naivulo. Jam kelkajn tagojn poste la junularo gaje tostis je la sano de “ilia” nova Ĝenerala Direktoro. Poste evidentiĝis, ke ili estis ne malpli naivaj ol mi.

Samkiel antaŭe la nova Estraro sub la gvido de Mark Fettes, poste la nova Ĝenerala Direktoro ricevis krediton de fido (almenaŭ miaflanke). Ŝi estis afabla al ĉiuj kaj volis lerni kion ni faras, pri kio mi kaj aliaj kolegoj volonte klarigis. Ŝi estis entuziasma kaj havis iujn (ne ĉiam esprimitajn) planojn.

Bedaŭrinde, poste estis nur pli malbone. La malgrandiĝanta stabo ricevadis ĉiam pliajn “prioritatajn” taskojn. La Estraro de UEA venis kun novaj, foje komplete absurdaj ideoj, kaj la Direktoro verŝajne ne kapablis simple diri “ne”. Tion markis manko de sperto, intuicio pri rezultoj de propraj decidoj, malbona kono de Esperanto-movado kaj kapabloj de la oficejo. Rezulte pluraj membroj sentas sin neglektataj, ĉefaj servoj de UEA malboniĝis, promestia retpaĝaro verŝajne neniam lanĉiĝos, tamen ni ricevis novajn, sed praktike senutilajn retejojn Esperanto.net (kiu antaŭe funkciis relative bone kun nur volontula laboro), aktivulo.net (kiu jam gajnis la karesnomon “pasivulo”) kaj – mia plej ŝatata ekzemplo – la leterpapero de UEA. El tiu lasta en iom malklaraj cirkonstancoj malaperis mencio pri la kunlaboro kun Unesko kaj UN, kaj aldoniĝis la retadreso esperanto.net. Sed, eĉ pli absurde, oni forigis la malgrandan indikilon por faldado de leteroj, kio vere kolerigis miajn gekolegojn kaj aliflanke montriĝis, ke la ŝanĝoj en la CO okazas malantaŭ niaj dorsoj kun kompleta manko de scio pri nia laboro. Tio estas malgranda, sed simbola ŝanĝo, kiu montras la etoson en UEA. La listo de malsukcesoj estas pli longa, sed anstataŭ listigi ĉion, pli bone serĉi la fonton de tiuj fuŝoj por eviti ilin estonte. Jungi Stefan MacGill por solvi ĉiujn krizajn situaciojn estas tre provizora solvo.

Mi volas mencii ankaŭ la tiklan temon de la sendependiĝo de TEJO. Montriĝis, ke ankaŭ tiu subtenita de plejmulto projekto estis nekomplete prilaborita. Ni venis al la senprecedenca situacio, en kiu en unu UK oni aplaŭdas kaj agnoskas la sendependiĝon de TEJO, kaj jam en la sekva oni bezonas komisionon por solvi la krizon inter la du organizoj. Kaj jam nun estas klare, ke ne temis nur pri la persona konflikto inter la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO-prezidanto, ĉar la prezidanto ŝanĝiĝis, sed la konflikto ne ŝajnas esti for. Mi ne volas aserti, ke TEJO ludas tute laŭ reguloj, kaj mi konsentas kun la UEA-Estraro, laŭ kiu TEJO havas neniun rajton por diri, kiu estu kaj kiu ne estu la Ĝenerala Direktoro de UEA. Tamen domaĝe, ke anstataŭ la paca kunekzistado, regas la brutala milito, kiu tutcerte ne finiĝis en Seulo.

La Estraro, kvazaŭ ne flarante la fumon de la batalkampo, decidis bruligi ankaŭ la Centran Oficejon. Dum la Seula UK, la oficistoj povis legi en Libera Folio, ke ili estas bonvenaj reduktiĝi aŭ labori malpli. Kaj la libroservo… ĝi prefere translokiĝu al malmultekosta mondoparto (almenaŭ parte). Bedaŭrinde ankaŭ pri aferoj, kiuj rekte influas la vivon de la CO-anoj, oni tute ne menciis eĉ vorton antaŭ peti aprobon de la Komitato. Tia politiko gvidas al degenero de la servoj de UEA kaj iom post iom al disfalo de la Centra Oficejo.

En tiu kunteksto gravas ankaŭ tio, ke post mia demisio, miaj kolegoj, precipe la KKS Clay Magalhães transprenis amason de novaj taskoj. Kiom longe tiuj kompatindaj homoj povos elteni? Mi ne scias, sed ĝis nun la Estraro ne faris alvokon por dungi novan kongresan asistanton. Ĉu ankaŭ por tio oni jam planas asigni la volontulojn aŭ lastmomente peti helpon de Stefan MacGill? Tio estas unu el pluraj demandoj, al kiuj nia gvidantaro devos baldaŭ respondi, prefere antaŭ la buĝeta aprobo. Ili jam bone scias pri la krizo en la Centra Oficejo kaj estos hontinde plu ŝajnigi, ke nenio malbona okazas.

Tobiasz Kaźmierski

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/uea-31

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

UEA: Ankoraŭ unu demisio

$
0
0

Kiam mi decidis aliĝi al la teamo, konstruonta la novan retpaĝon de UEA, mi sentis grandan honoron kaj esperis partopreni en grava, profesie mastrumata projekto. Pro infanecaj kapricoj la Ĝenerala Direktoro de UEA senĉese enmiksiĝis en la konsiston de la teamo, ĉantaĝis unu el ĝiaj membroj kaj sukcesis konvinki la Estraron de UEA, antaŭ ĉio ĝian malobjektivan prezidanton, ke la laboro de tiu teamano estas maladekvata.

Anstataŭ aŭskulti ĉies voĉojn kaj vidpunktojn la Estraro decidis maldungi la menciitan teamanon. Mian vidpunkton pri la afero s-ro Fettes primokis kaj nomis “neprofesia”. Sentante kolegan solidarecon kaj ne povante akcepti la normojn kaj neskribitajn regulojn, kiuj hodiaŭ regas la Centran Oficejon de UEA kaj la organizon ĝenerale, mi devis sen troa bedaŭro forlasi la postenon.

Przemysław Wierzbowski

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/uea-32

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Ĉielido kun cigna animo

$
0
0

CvetajevaDance paŝante, mi iris sur ter’! Ĉiel-id’!
Kun plentuko da rozoj! Senvelka karmino!
Mortos mi ĉe la aŭror’. – Nokton de raba bird’
Dio ne sendos ja por mia cigna animo![1]

M. Cvetajeva

(El “Mortos mi dum ĉielruĝo”, 1920)

Marina Cvetajeva [Цветаева, pron.: cvetájeva], klasikulo de la Arĝenta Epoko de la rusa literaturo, okupas apartan lokon en la koro de ĉiu ŝatanto de la rusa poezio. Eble pro la senprecedenca tragikeco de ŝia sorto, kiun ŝi antaŭsentis ekde sia junaĝo, kaj kiu estis kun doloriga esprimforto reflektita en ŝia poezio. La saman percepton de la specifeco de la poetino havis Iosif Brodskij: “La poezio de Cvetajeva plejparte diferencas disde kreaĵoj de ŝiaj samtempuloj per ia apriore tragika tono, per implicita – en la versoj – plorego… Mi opinias, ke Cvetajeva estas la unuaranga poeto de la 20a jarcento”.

Por la tuta poezia kreado de Cvetajeva estis karaktera simboligo de la propra sorto. Ŝia ŝatata arbo estis sorpujo kun ties amaraj fruktoj, kaj ŝi plurfoje markis siajn versaĵojn per tiu ĉi simbolo de maldolĉa sorto, kiu ĉiam altiris ŝin:

Sorpoj ruĝberis
Tra foli-rond’.
Tiam aperis
Mi en la mond’.

<…>

Mi nunejara
Revas pri ronĝ’
De ar’ amara
Da sorpa ruĝ’.

(1916)

Poste ŝi uzis la saman simbolon en la poemo “Al Anjo” (1918), dediĉita al la filino Ariadna:

Sibilo! Por kio porci’
Al id’ mia – da tia sorto?
Ja rusa destino – por ŝi…
Viv’ ŝia: Rusio kaj sorpo…

Multe pli poste, kiam la poetino suferis en la kondiĉoj de elmigro post la revoluciaj eventoj en Rusio, ŝin jam konsolis tiu ĉi amara simbolo de la patrotero:

Samfremdas ĉiu hejmo, templ’
Kaj samegalas ajnaj sortoj.
Sed se arbust’ de temp’ al temp’
Troviĝas – kun helruĝaj sorpoj…

(El “La patrotero! Nostalgi’”, 1934)

La vivan kaj krean vojon de la poetino ni sekvu laŭ la plej gravaj por ŝi jaroj.

1892. Naskiĝo de Marina Cvetajeva en Moskvo la 26an de septembro (Gregorie: la 8an de oktobro) 1892. Ŝia patro Ivan Cvetajev (1847-1913), fama filologo kaj artologo, estis tiam profesoro de la Moskva Universitato, direktoro de la muzeo Rumjancev kaj fondinto de la Muzeo de la belartoj A. Puŝkin en la strato Volĥonka, kiu nun estas unu el la plej gravaj muzeoj en Moskvo. La patrino de Marina – Maria Cvetajeva (Fraŭline: Mein, 1868-1906) – estis pianistino.

1896. La unuaj signoj de la poezia talento de Marina. Ŝia patrino skribis en sia taglibro: “Mia kvarjara Marusja[2] vagas ĉirkaŭ mi kaj ĉiam kunmetas rime la vortojn – ĉu eble ŝi estos poeto?”. Tamen ŝi revis vidi la filinon muzikistino kaj verve instruis ŝin kaj ŝian pli junan fratinon Anastasija pri pianludo.

1899. Estis finita la unua versa kajero de Marina, kiu ne konserviĝis. Ekde sia sepjara aĝo Marina senĉese legas librojn de la hejma biblioteko. Ŝi vivas en la mondo de sia propra animo: plejparte per peripetioj de ĉefpersonoj de siaj ŝatataj libroj, precipe tiuj de la verko “Aglido” de la franca poeto kaj dramaturgo Edmond Rostand.

1902. Pro grava malsaniĝo de la patrino (oni diagnozis tuberkulozon) la familio translokiĝis eksterlanden, kie dum tri jaroj ili ŝanĝis tri landojn: Italion, Svislandon, Germanion.

1906. La 5an de julio mortis la 38-jara patrino de Marina. La 14-jara knabino ricevis la unuan animskuan sortobaton. Kiom da ili ŝi ricevos poste! Aŭtune Marina proprainiciate ekloĝis en la internulejo de moskva privata gimnazio, forlasinte la hejmon en Moskvo por ne senti sin orfa sen la patrino. Tamen la malobeema karaktero de Marina malhelpis al ŝi longe resti en tiu kaj aliaj gimnazioj: dum kvin postaj jaroj ŝi trifoje ŝanĝis lernejojn.

1908. Marina verkis jam seriozajn versaĵojn.

1909. Aperis la unua poeto en la vivo de Marina – Ellis (Lev Kobilinskij), kiu faris malsukcesan edziĝproponon al Marina. Post la rifuzo de Marina iliaj rilatoj restis amikaj, kaj Ellis gvidis la junan poetinon en la moskvan poezian rondon. Somere Marina sole veturis al Parizo por aŭskulti en Sorbono kurson de la malnova franca literaturo. Reveninte hejmen ŝi tradukis al la rusa lingvo la ŝatatan teatroverkon de Rostand.

1910. Marina decidis eldoni siajn poemojn. Ŝi mem pagis la presadon de la versaro en proksima presejo – tiel aperis ŝia unua poemlibro “Vespera albumo”. Cvetajeva ne penis speciale altiri al si atenton de famaj poetoj, kvankam ŝi tiam vizitadis lekciojn kaj klubajn kunvenojn de la moskvaj poetoj-simbolistoj kaj estis persone konata kun kelkaj el ili. Ŝi kaj en tiuj jaroj, kaj dum la tuta posta vivo aliĝis al neniuj literaturaj grupoj kaj movadoj, estis tute libera en siaj elektoj kaj preferoj. Ŝi prenis por si la vivdevizon: “Mi nenion bezonas krom la propra animo!”. Tiu ĉi romantika sinteno lasos ŝin neniam. Tia sendependeco kaj inklino al memizoliĝo helpis, de unu flanko, konservi sian originalecon, sed ofte provokis negativan rilaton al ŝi flanke de aliaj literaturistoj.

Tamen la unua libro de Cvetajeva estis rimarkita kaj bonvenigita de Valerij Brjusov, Nikolaj Gumiljov kaj Maksimilian Voloŝin pro la originaleco kaj infana sincereco.

1912. Marina sammaniere eldonis sian duan poemaron “La sorĉa lanterno”.

En januaro okazis nupto de Marina kaj Sergej Efron, kun kiu la poetino konatiĝis antaŭ unu jaro en Koktebelo (Krimeo). Marina ĉiam verse romantikigis Sergeon, montrante lin jen kiel kavaliron-defendanton, jen kiel blankan cignon, batalantan por la “Fideleco kaj nobla Dev’”[3] en la Blanka Armeo dum la postrevolucia Enlanda milito:

Mi portas lian ringon kun fier’!
– En Eternec’ – edzin’, ne por parado! –
Lia vizaĝ’ kun akra karakter’ –
Kiel la spado…

(el “Mi portas lian ringon kun fier’”, 1914)[4]

La 5an de septembro naskiĝis ilia unua filino – Ariadna.

Cvetajeva1913. Cvetajeva eldonis sian trian verslibron “El la du libroj” kompilitan el 50 poemoj de la du antaŭaj libroj. La favora akcepto de la unuaj libroj de M. Cvetajeva estas klarigebla per tiama literatura situacio en Rusio: ĉiuj sentis finiĝon de la epoko de simbolismo kaj atendis venon de novaj literaturaj tendencoj. Krome, en la 1910aj jaroj la literatura komunumo aparte atentis la virinan poezian kreadon. Unu el la recenzintoj skribis tiam: “La poemoj de sinjorino Cvetajeva estas tre virinaj versaĵoj… Plej bone ŝi transdonas scenojn de la intima vivo, tiujn de la infanaĝo, rememorojn pri la pasintaj tagoj”. Do, ŝia debuto trafis sur la konvenan grundon. Cvetajeva mem nomis tiun ĉi periodon de sia vivo “tragika adolesko”. En la poemoj de tiu periodo ŝi reflektas intelektajn tendencojn de sia epoko. Ŝi tiam estis inspirata de la ideoj de Niĉeo pri antagonismo inter la mortema homo kaj la eterna mondo. Ŝia kreado de la jaroj 1913-1914 rotacias ĉirkaŭ la temo de limigiteco de la vivo, temo de morto (ankaŭ de sia propra morto). Tragikon de la persona morto pliigas la senŝanĝeco de la tera vivo:

Sennombre onin glutis por ĉiame
La truo de l’ etern’!
En iu tag’ mi malaperos same
De l’ faco de la ter’.

<…>

Kaj daŭros vivo laŭ kutima relo
En taga rotaci’.
Kaj daŭros ĉio, kvazaŭ sub ĉielo
Neniam estis mi!..

(1913)

En la poemo «Por miaj versoj…»[5] Cvetajeva providence priskribis sian literaturan sorton.

Por miaj versoj – nelegitaj idoj –
Pri jun’ kaj mort’ sentum’,

<…>

Kuŝantaj vane en vendej-vitrinoj
(Apenaŭ disvendebla polva var’!),
Por miaj versoj kiel por kar-vinoj
Ekestos ties jar’.

(1913)

Post dudek jaroj ŝi diros pri tiu ĉi poemo: “Tio estis prognoza formulo de mia tuta verkista (kaj la homa) sorto. Mi sciis ĉion dekomence”.

Post la publikigo de la poemaro “El la du libroj” la “eldona kariero” de Cvetajeva estis interrompita preskaŭ por unu jardeko: ĝis 1921 ne plu aperis ŝiaj poemaroj. En la 1930aj jaroj la poetino mem klarigis tiun “foriron el literaturo” per kelkaj cirkonstancoj: frua edziniĝo al “neliteraturisto”, “frua kaj verva patrineco”, “malamo al ĉia klubaneco” kaj “hato al poemoj en revuoj”. Cvetajeva tute ne zorgis pri sia profesia prestiĝo: ŝi ne strebis regule publikigi siajn verkojn, aktivi en diversaj literaturaj salonoj kaj asocioj. Ŝi skribis pri sia pozicio en tiuj jaroj: “Mi simple vivas, ĝojas, amas mian katon, ploras, belvestas min – kaj verkas versaĵojn”. Tio estis tipa konduto de la virino el aristokrata familio.

1914. Ĉion abrupte ŝanĝis la komenco de la Unua Mondmilito kun postaj tragikaj eventoj en Rusio kaj en la vivo de Cvetajeva. El ŝiaj poemoj de 1914 aparte rimarkindas tiu kun la titolo “Al Germanio”, kiu konsternis la samlandanojn per sia provoka enhavo. Poste Cvetajeva taksis ĝin sia unua respondo al la milito. Turninte sin al la “amata ĝis morto” Germanio, la poetino proklamis:

Vi submetitas al pelĉaso,
Abundas malamika band’!
Ho, mi neniam vin forlasos,
De Goethe kaj Kantio land’!

(el “Al Germanio”, 1914)

Tiu ĉi poemo estis publikigita nur en 1936. Tamen premiere Cvetajeva publike deklamis ĝin komence de la 1916a jaro en Petrogrado. Cvetajeva intencis ne tiom draste agaci la patriotismajn sentojn de siaj samlandanoj, kiom adoleskece defii la historion, detruantan la harmonion de la mondo.

1915-1916. La poezia intonacio de Cvetajva ŝanĝiĝis jam en 1915. La poetino ne plu kontraŭmetas sian egoon al la tuta mondo, ŝia mi transformiĝas je ni:

Mi scias la veron. Antaŭajn verojn – for!
Ne devas okazi de homo kun hom’ bataloj.
Rigardu: vespero; rigardu: proksimas la nokta hor’.
Pri kio – poetoj, amantoj kaj generaloj?

Jam vent’ susuras, jam rosojn sternas juni’,
Jam baldaŭ venos stela blizard’ en ĉielon glacian,
Kaj sub la tero baldaŭ ekdormos ni,
Kiuj sur ter’ malhelpis dormi unu l’ alian.[6]

(1915)

Post torento da versaj konfesoj pri amo al la vivo, post multnombraj “provludoj” de la propra morto, post deklarita neglekto de siaj ligoj kun la mondo – karakteraj trajtoj de la antaŭaj kreaĵoj de la poetino – la intonacio de tiu ĉi poemo montras, ke okazas transformiĝo de la poeta personeco de Cvetajeva: malaperis ŝia infaneska egoismo, kiun anstataŭis tragika egocentrismo.

1917-1918. En aprilo 1917 Cvetajeva naskis la duan filinon Irina.

Disde multaj siaj samtempuloj, havintaj grandajn esperojn lige kun la februara kontraŭmonarĥia revolucio, Cvetajeva neniam havis similajn iluziojn. Aŭskultante la pezan paŝadon de la historio, ŝi respondis al ĝi per la senkompromisaj verslinioj:

El templo severe aspekta
Vi venis al placa tumult’…
– Libero! – la Damo Perfekta,
De ĉiaj nobluloj belkult’.

Okazas terura kunkanto, –
Anstataŭ la meso – milit’!
Libero! – putin’ provokanta
Sur brust’ de ebria bandit’![7]

(1917)

Sed ne monarĥiaj konceptoj inspiris la poetinon por tiu ĉi proklamo. En la poezia retoriko de Cvetajeva la sorton de la carismo determinis la supera forto:

Di-pravo:
Putro kaj favo,
Seko de step’,
Ĝemoj de pleb’,

Ŝtelo kaj murdo,
Sombro kaj morbo,
Fulmo kaj tondro,
Morto kaj tombo.

Malbena jaro.
Vort’ mallibera.
Kaptita caro.
Popol’ ribela.

(1918)

La Oktobran Revolucion Cvetajeva malakceptis. Logika sekvo de la revolucioj laŭ ŝia konvinko estas nur detruo, pereo de la homoj kaj de la lando:

Dissonas por mortinto meso.
Mistera Libro de Genezo
Rusia – kiu mondajn sortojn kaŝas –
Ĝis fin’ legitas kaj fermite kaĝas.
Kaj vagas vento, siblas en step-spac’:
Rusi’! – Suferulin’! – Dormu en pac’!

(1918)

En la aĝo 25 jaroj ŝi restis en la revolucia Moskvo sola kun du malgrandaj infanoj (la edzo Sergej Efron ekbatalis kontraŭ la bolŝevikoj en la Volontula armeo ĉe Dono), havante neniun sperton pri memstara ĉiutaga vivo, perdinte pro la alŝtatigo la tutan hereditan havaĵon. Fine de 1918 Cvetajeva skribis pri la drasta ŝanĝiĝo de sia socia stato: “Mi estas absoluta déclassée[8]… ĝisoste ekster la socigrupo, profesio, rango”.

Dio lasis min en solo
En la tuta granda mondo.
“Vi ja ne virin’, sed birdo,
Tial – flugu kun kantad’“.

(El “Mia flirta paŝostil’…”, 1918)

En tiu ĉi strofo enestas kvintesenco de la matura Cvetajeva, kiu, perdinte la socian kaj seksan[9] identecon, anstataŭigis tiujn per la krea identeco – ŝi estas “birdo”, kies destino estas “kanti”.

La metafora asociado de si kun birdo estas ankoraŭ unu ripetiĝanta simbolo (vidu pri la “sorpo – sorto”) en la poemoj de Cvetajeva. En la postrevoluciaj jaroj tio estis plej ofte Fenikso – mita birdo, resurektinta el cindro. La poetino ankaŭ komparis sin jen kun hirundo, jen kun cigno (vidu la moton). Sian edzon ŝi ankaŭ nomas “blanka cigno” en la versa konversacio kun la filino:

– Kaj kie paĉjo? – Dormu sub ikon’,
Tuj la ĉeval’ mirakla sonĝon trenos.
– Kien veturos ni? – Al cigna Don’,
Al blanka cigno mia ni alvenos.[10]

(El ”Kie la cignoj”, 1918)

Cvetajeva

Marina Cvetajeva kaj Sergej Efron

1919-1920. La Oktobra revolucio igis la poetinon akcepti tiun rolon, kiun ŝi evitadis dum la antaŭaj jaroj – la rolon de profesia literaturisto. La portanta morton katastrofo de la revolucio tamen vekis en Cvetajeva miregan voloforton al la kreado. Aktiveco, kun kiu Cvetajeva komencis aranĝi siajn literaturajn aferojn en la postrevolucia Moskvo, atestis pri rapida transformiĝo de ŝia memkonscio. Dum 1917-1921 ŝi verkis pli ol tricent versaĵojn kaj ses romantikajn teatroverkojn, plurajn eseojn. Cvetajeva preparis por eldono kelkajn poemarojn, publikigis siajn kreaĵojn en almanakoj, prezentis siajn poemojn en diversaj literaturaj vesperoj.

En februaro 1920 ŝia trijara filino Irina mortis pro malsato en unu el la Moskvaj orfejoj, kien Cvetajeva lokigis la filinojn pro sia malkapablo vivteni ilin. La malsanan sepjaran Ariadnan ŝi revenigis hejmen, savinte ŝian vivon. La morto de Irina iĝis ankoraŭ unu tragedio en la vivo de la poetino, profunde vundinta ŝian animon.

1921. En Berlino estis eldonita ŝia poemaro “Verstoj”. La dua libro “Cignejo”, preparita de ŝi, estis eldonita en Soveta Unio nur en 1990. La poemoj, konsistigintaj tiujn ĉi verslibrojn, estis diverstemaj kaj diversstilaj: ama liriko, kaj rusaj folkloraj motivoj, kaj romantika idealigo de la herooj de la Blanka armeo. Sed la ĉefa intonacio de la kreaĵoj de tiu ĉi periodo estas tragedia, precipe en la “Cignejo” – ploro pri la pereigita Rusio: la Blanka armeo malvenkis, ĝiaj batalantoj estas disperditaj tra la mondo.

Cvetajeva nenion scias pri la edzo. La 14an de julio ŝi ricevis “la beatan novaĵon” – la unuan post kvar jaroj leteron de la edzo el Prago, kie lin trovis la verkisto Ilja Erenburg.

1922-1924. La 11an de majo 1922 Cvetajeva kun la filino forlasis Rusion – ili venis Berlinon kaj en aŭgusto en Pragon. Ŝi venis al la Okcidenta Eŭropo kiel fama poeto. Ĉio, kion ŝi ne sukcesis eldoni en Rusio dum kelkaj lastaj jaroj, estis rapide publikigita dum du jaroj: la poemaroj “Versoj al Blok”, “Disiĝo”, “Verstoj” kaj “Verstoj-1”, “Psiĥo”, “Metiarto”. Cvetajeva ankaŭ aktive publikigas siajn poemojn en rusaj periodaĵoj de elmigra literaturo: “Nuntempaj notoj”, “Volo de Rusio”, “Rusa penso”, “Epopeo” k. a. Ĉio ĉi donis al Cvetajeva la reputacion de unu el la plej produktivaj reprezentantoj de la rusa ekstermetropola literaturo.

En 1923 okazis amoro inter la poetino kaj la amiko de ŝia edzo Konstantin Rodzeviĉ, rezulte de kiu aperis la ĉefverkoj de Cvetajeva “Poemo de la Monto” kaj “Poemo de la Fino”. Samtempe Cvetajeva aktive korespondas kun la poeto Boris Pasternak, en kiu ŝi trovis sian grandegan samtempulon kaj parencan animon. Inter ili disvolviĝis “amrilatoj en leteroj”.

Oftaj amaj “uraganoj” en la vivo de la poetino estis elvokataj de ŝia pasia naturo kaj riĉa imagpovo. Plej ofte la amsentoj estis elpensataj de ŝi kaj ilin sekvis seniluziiĝoj. Sergej Efron en letero al sia amiko M. Voloŝin komparis sian edzinon kun “grandega forno, por kies hejtado estas ĉiam bezonataj lignaĵoj”. Rezulte de la brulado aperadis arda flamo – poemoj.

1925. La 1an de februaro Cvetajeva naskis la filon Georgij (hejma nomo Mur). Mur estis knabo kun malfacila karaktero, sed Cvetajeva amegis lin kaj ĉion oferis por li. La 1an de novembro Cvetajeva kun la familianoj translokiĝis en Parizon. Ŝi esperis plibonigi tie la financan staton de la familio, sed la esperoj estis vanaj.

1926. La 6an de februaro okazis la unua poezia vespero de Cvetajeva en Parizo. Ĝi pasis kun granda sukceso en superplena salono, kvankam iuj “kolegoj” el la elmigraj rondoj eksentis malamon kaj envion al Cvetajeva, unuavice Z. Gippius kaj D. Mereĵkovskij. Daŭras la korespondado kun B. Pasternak. En la proponita de Pasternak enketilo por la planata bibliografia “Vortaro de verkistoj de la 20a jarcento” Cvetajeva skribis: “La plej ŝatataj en la mondo aĵoj: muziko, naturo, versaĵoj, soleco. Plena indiferento: al la socio, teatro, plastikaj artoj, spekteco. Sento de propreco limiĝas de la infanoj kaj la kajeroj”.

1927. La familio de Cvetajeva loĝas en Meudon – apudurbo de Parizo – en malfacilaj kondiĉoj. La mizeraj enspezoj de Marina kaj Sergej ne sufiĉas por normala vivtenado de la familio. Ĝi povis daŭre ekzisti nur dank’ al financa helpo de la rusaj konatoj. Por Cvetajeva estis turmenta la neceso okupiĝi pri ĉiutagaj rutinaĵoj – tio deŝiris ŝin de la verkado – sola plaĉa afero por ŝi. Tiurilate tre helpis ŝin la filino Ariadna.

1928. Estis eldonita la verslibro “Post Rusio”, la sola libro, kiun Cvetajeva sukcesis eldoni dum 14 jaroj de la vivo en Parizo. La libro estis akceptita malbone: oni nevolonte aĉetis ĝin, estis amaso da negativaj recenzoj. Cvetajeva amare notis: “En Rusio mi estis poeto sen libroj, ĉi tie – poeto sen legantoj”.

1931. En la eseo «Mia sorto de poeto» Cvetajeva konstatis: “Mian malsukceson en la elmigro kaŭzis tio, ke mi estas ne-elmigrinto, ke mi pro la spirito… tie, tien, de tie… Mi estas en terura krea soleco”.

En la 1930aj jaroj la ĉefan lokon en la kreado de Cvetajeva okupis prozo. La poetino sincere konfesis tiam: “Versoj ne nutras, nutras nur prozo”. Krome, la vivo en eksterlando malinspirigis ŝin, ne elvokis poezian respondon en ŝia animo. Ekestis poezia muteco de Cvetajeva, kvankam de tempo al tempo la versaĵoj tamen aperadis.

Ŝiaj prozaĵoj de 1930aj jaroj estis plejparte rememoroj, priliteraturaj kaj biografiaj eseoj : “Mia Puŝkin”, “Puŝkin kaj Pugaĉov”, “La poeto kaj la tempo”, “Eposo kaj liriko de la nuntempa Rusio”, “Vive pri la vivinto” (pri M. Voloŝin), “La kaptita spirito” (pri A. Belij), “La tiea vespero” (pri M. Kuzmin) k. a.

1934. Estis verkita unu el la plej famaj poemoj de Marina Cvetajeva – «La patrotero. Nostalgi’… », en kiu la poetino esprimis la tutan tragikecon de sia vivo en la elmigro:

…Ĉar samegalas, kiu kaĝ’
Hirtigu min, kaptit-leonon,
Kaj kiu homamasa kraĉ’
Forpelu – fojon milionan –

Min al soleca sinkompren’.
Nordurso sen glacia peco,
Mi ne elvivos (vanas pen’!),
Kaj kie – kia diferenco?!…

1937. En marto Ariadna forveturis en Moskvon. La intenco de la familianoj de Cvetajeva reveni en Rusion aperis delonge. Kiel evidentiĝis, Sergej Efron estis membro de “Asocio por reveno al la patrolando”, kiun pagis la registaro de Soveta Unio, kaj kaŝa agento de la sekretaj servoj de USSR, plenumanta ties taskojn. Li revis mem kaj sukcesis infekti la infanojn per la ideo pri translokiĝo al USSR. Cvetajeva dubis pri tio. Ŝi suferis pro la vivo ekster la patrolando, sed sciis, ke ŝi kiel verkisto ne sukcesos realiĝi en la komunista Rusio. Ŝi skribis en unu el siaj leteroj: “Ĉi tie mi estas nebezonata. Tie mi maleblos”.

Komence de septembro en Svislando okazis murdo de la rifuĝinta sovetunia spiono Ignatij Rejss (Ludvig Poreckij), en kies persekuto partoprenis S. Efron. Kvankam li ne havis rektan rilaton al la murdo, li estis devigita urĝe forlasi Francion kaj rifuĝi al USSR. Cvetajeva, kiu nenion sciis pri la kaŝa agado de la edzo, estis tiel konsternita, ke dum duonjaro ŝi kapablis verki absolute nenion. Ŝi komprenis, ke ŝia reveno al la patrolando estas neevitebla. Komenciĝis preparado por la veturo.

1938-1939. La septembraj eventoj de 1938 (atenco de la hitlera Germanio kontraŭ Ĉeĥio) rompis la krean mutecon de Cvetajeva. Aperis ŝia emociplena kontraŭfaŝisma versa ciklo “Al Ĉeĥio”, entenanta dudek poemojn. La poetino en la poemo “Al Germanio” turnante sin al la lando, iam adorata de ŝi (vidu la samtitolan poemon de 1914), kolere malglorigas ĝin:

Por sia poŝ’ forprenis vi
Duonon de la map’!
Antaŭe – lulfabelis vi,
Nun – iras vi por rab’…

Ĉu kampulinon de Ĉeĥi’
Rigardis vi sen hont’,
Kiam per tankoj tretis vi
La kampojn kun rikolt’?..

La 18an de junio 1939 Marina Cvetajeva kun sia 14-jara filo revenis al la patrolando. Por la sovetunia registaro Cvetajeva estis ne granda poeto, sed la edzino de la sekreta agento, kaj ŝia plua vivo eksterlande estis maldezirinda. Post ŝia reveno estis arestitaj la filino Ariadna (en aŭgusto) kaj Sergej Efron (en oktobro). Ili estis akuzitaj pri spionado: Ariadna ricevis ok jarojn de mallibero en koncentrejoj kun posta ekzilo al Siberio, kaj ŝia patro estis pafekzekutita en oktobro 1941. Cvetajeva restis sola kun la filo.

Cvetajeva

Unu el la lastaj fotoj

Cvetajeva skribis leterojn al Lavrentij Berija[11] kun petego liberigi la familianojn aŭ minimume permesi vizitojn al ili. Neniaj respondoj estis ricevitaj.

1940. La vivkondiĉoj de Marina Cvetajeva kun la filo estas teruraj: sen konstanta loĝejo (ili ŝanĝis tri luitajn loĝejojn dum unu jaro), sen mono, sen amikoj. El la antaŭaj konataj literaturistoj nur Pasternak subtenis ŝin. Danke al li Cvetajeva ricevis laboron de tradukisto, kaj poste ŝi estis akceptita kiel literatura tradukisto en la grupa sindikata komitato de literaturistoj (oni rifuzis membrigi ŝin kiel poeton en la Unio de Verkistoj de USSR).

Aŭtune de 1940 la ŝtata eldonejo Goslitizdat planis eldoni ŝian verslibron kun poemoj de la 1920-1940 jaroj, kiun la poetino plenespere preparis. Tamen pro la negativa recenzo de la kritikisto K. Zelinskij la libro estis malpermesita por eldono.

1941. La komenco de la milito en USSR elvokis grandan panikon de Cvetajeva, timegon pri la plua sorto de la filo. La 8an de aŭgusto ŝi kaj Mur estis evakuitaj kun grupo de moskvaj literaturistoj al la provinca urbeto Jelabuga ĉe la rivero Kama. Restinte en fremda loko sola, sen laboro, sen financa kaj morala subteno la poetino, perdinte lastan esperon kaj volon pluvivi, la 31an de aŭgusto mortigis sin kaj estis entombigita la 2an de septembro en la loka tombejo.

La filo estis evakuita al Taŝkento kaj post atingo de la 18-jara aĝo estis mobilizita al la fronto, kie li pereis en 1944. La filino Ariadna post rehabilito en 1955 revenis en Moskvon kaj dediĉis sian pluan vivon al repravigo kaj refamigo de Marina Cvetajeva. Ŝi kolektis kaj gardis la arkivon de la patrino, klopodis pri eldonado de ŝiaj verkoj, publikigis siajn rememorojn pri la poetino.

La revenigo de la kreaĵoj de Marina Cvetajeva okazis en 1956 per publikigo de sep ŝiaj poemoj en la almanako “Literatura Moskvo”. En la postaj jaroj ŝiaj verkoj estis eldonataj torente per gigantaj eldonkvantoj.

Resume pri la krea heredaĵo de M. Cvetajeva: 800 lirikaj versaĵoj, 17 grandaj poemoj, 8 teatroverkoj, ĉirkaŭ 50 prozaĵoj, pli ol 1000 leteroj.

Apud la tombo de la poetino en Jelabuga, kiun mi vizitis ĉi-somere, situas tabulo kun ŝia poemo, kiun ŝi verkis en juneco (1913) kaj per kiu Marina Cvetajeva eterne parolas nun kun ni, ŝiaj legantoj kaj adorantoj:

Vi iras, kun mi identa,
Celante rigardon sob.
Mi estis sammalatenta!
Iranto nun preter, stop!

En man’ kun buked’ kombina –
Papavoj kun kampanul’ –
La nomon legu – Marina –
Kaj aĝon sur la tabul’.

Ne pensu, ke vi ĉe tombo,
El kiu leviĝos mi…
Mi ŝatis ridi pri sombro
De la makabra mani’!

Kaj sango fluis al vangoj,
Kaj krispis da bukloj op’…
Mi ankaŭ estis, vivantoj!
Irantoj nun preter, stop!

Plukadu por vi dum vago
La tigojn kun ruĝa ber’, –
Ne estas pli dolĉa frago
Ol sur la tombeja ter’.

Ne staru en trist-humoro
Kun la funebra kapklin’,
Serene pri mi memoru,
Serene forgesu min.

Jen striojn la suno sternas!
Vi tuta – en ora sfer’…
Ĉu vin ne troe konsternas
Nun mia voĉ’ elsub ter’?

Ludmila Novikova

Notoj

1. Ĉiuj komentoj apartenas al la aŭtoro de la eseo, same kiel tradukoj de la citataj poemoj de Cvetajeva (krom la aparte komentitaj).

2. La hejma nomo de Marina.

3. Citaĵo el la poemo “Obskurad’…” de Cvetajeva (traduko de Tatjana Auderskaja, Odeso).

4. Traduko de T. Auderskaja.

5. Tiu ĉi poemo de Cvetajeva, lokigita sur muron de domo en la urbo Leiden (Nederlando), malfermis en 1992 la kulturan projekton «Wall poems».

6. Traduko de T. Auderskaja.

7. Traduko de T. Auderskaja.

8. Ekstersocia persono (france).

9. Cvetajeva tiel skribis en aŭgusto 1918 pri la deficito de sia virina identeco en tiu periodo: “Viroj kaj virinoj por mi estas ne egale proksimaj, sed egale fremdaj”.

10. Traduko de T. Auderskaja.

11. Estro de la sekreta polico de la Stalina reĝimo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/cvetajeva

Represo, parta aŭ plena, estas permesata nur kun la permeso de la aŭtorino, Ludmila Novikova.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Ralph Harry naskiĝis antaŭ cent jaroj

$
0
0

HarryAntaŭ cent jaroj, la 10an de oktobro 1917 naskiĝis Ralph Lindsay Harry (1917-2002), aŭstralia diplomato, spionestro, verkisto kaj esperantisto; prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio, vicprezidanto de la internacia jurista asocio IEAJ, verkisto, tradukanto kaj vortaristo. Okaze de la jubileo ni publikigas artikolon pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), kiu entenas biografiajn artikolojn pri ducent elstaraj esperantistoj.

Harry, Ralph Lindsay (1917–2002). Aŭstraliano. Naskiĝis la 10an de marto 1917 en Geelong (prov. Viktorio); la plej juna infano en la kvarinfana familio (la kvina infano frue mortis). Patro: instruisto kaj lernejestro Arthur Hartley Harry (1876-1961); patrino: Ethel Roby Harry (den. Holder, 1878-1965), filino de Frederick Holder (1850-1909), ĉefministro de Suda Aŭstralio kaj la unua prezidanto de la Aŭstralia Parlamento (1901-09).

En 1934 R. Harry finis lernejon de Launceston en la insulo Tasmanio, kie la familio ekloĝis en 1922, kiel la plej bona lernanto kaj sportemulo. Studis en la Tasmania Universitato (1934-38), aktivis en la kristana studenta movado. Pro sia bona studado ricevis la stipendion Rhodes kaj kompletigis siajn studojn en Oksfordo kiel bakalaŭro pri juro (LL.B.) kaj arto (B.A.) en 1939-40.

En 1940 li revenis al Aŭstralio kaj eklaboris en la ministerio pri eksteraj aferoj. En 1942 aliĝis al la armeo kiel oficiro kaj analizisto en esplorservo. Servis en la reprezentejo de Aŭstralio en Kanado (1943-45). Estis membro de la aŭstralia delegacio ĉe la fonda konferenco de UN (Sanfrancisko, 1945), aktive partoprenis en la verkado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en 1948 estis aŭstralia delegito ĉe UN kaj laboris en la aŭstralia ambasado en Vaŝingtono. En 1949 revenis al Aŭstralio, kie partoprenis en la formado de ANZUS (milita alianco de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono), kies statuton li verkis. Ĉefkonsulo kaj konstanta delegito de Aŭstralio ĉe la UN-oficejo en Ĝenevo (1953-56), komisiito de Aŭstralio en Singapuro (1956-57). Direktoro de la aŭstralia sekretservo ASIS (Australian Security Intelligence Service, 1957-60).

En 1960 R. Harry revenis al diplomatio: vicsekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj (1960-65), ambasadoro en Belgio kaj Eŭropa Komunumo (1965-68), ambasadoro en la Suda Vjetnamio (1968-70), ambasadoro en FR Germanio (1970-75), ambasadoro kaj konstanta reprezentanto de Aŭstralio ĉe UN (1975-78). Reprezentis Aŭstralion en pluraj internaciaj konferencoj. Post la emeritiĝo (1978) dum tri jaroj estis direktoro de la Aŭstralia Instituto pri Internaciaj Aferoj. Verkis plurajn fakajn kaj prihistoriajn studojn kaj beletraĵojn.

R. Harry ricevis la ordenon de la Brita Imperio (CBE, 1963) kaj la ordenon de Aŭstralio (AK). En 1944 edziĝis en Otavo kun Elsie Dorothy Sheppard (1908-94). Tri infanoj: John Harry, Penny Clarey kaj Virginia Braden Woolley. Mortis la 7an de oktobro 2002 en Sidnejo.

R. Harry esperantistiĝis en 1937. Fondis E-klubon en Kanbero (1950). En 1953 verkis raporton pri Esperanto en Aŭstralio, kiun la registaro sendis al Unesko. Estis prezidanto de AEA en du periodoj (1960-61, 1986-88), vicprezidanto de la jurista asocio IEAJ (1979-87). Adjunkto de AIS de 1987.

Li tradukis en Esperanton el la angla kelkajn oficialajn dokumentojn de UN. Verkis sportajn konversaciajn vortarojn por la Olimpikoj en Munkeno (1972) kaj Montrealo (1976). Aktiviĝis pri verkado post la emeritiĝo. Kun V. Gueltling pretigis tri eldonojn de la Aŭstralia-Esperanta vortaro (1983, 1985, 1990), kies kvara eldono en kunlaboro de B. Fox aperis kiel Australian & New Zealand Esperanto Dictionary. Verkis terminaron pri briĝo. Libro de liaj rememoroj The diplomat who laughed (1983), originale verkita angle, en 1997 aperis en Esperanto. Liaj artikoloj kaj studoj aperis en multaj kolektoj, i.a. en Language and the right to communicate (1978), Esperanto the solution to our language problems (1981), Esperanto in the modern world (1982), Akademiaj studoj (1985), Ekologio (1992), Internacia jaro de familio (1995); Esperanto, interlinguistics and planned language (1997); en la festlibroj omaĝe al J. Régulo kaj I. Lapenna. En 1967 R. Harry iĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Laŭreato de la premio Deguĉi (1988).

Ĉefaj verkoj

La ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (Tr., 1952);
La internacia reĝimo de Antarkto (1968);
Konvencio de Vieno pri diplomataj rilatoj (Tr., 1970);
Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj statuto de la Internacia Kortumo (Tr. kun I. Lapenna kaj E. Svane, 1970);
Esperanto: lingvo de la sporto (1972);
Esperanto, internacia lingvo de amikeco (1976);
Language equality (Kun M. Mandel, 1979);
Studlibro por kandidatoj por la elementa diplomo (Kun K. G. Linton, 1981);
Aŭstralia-Esperanta vortaro (Kun V. Gueltling, 1983);
The diplomat who laughed (1983);
Vortoj kun flugiloj (1984);
Briĝo: 5-lingva terminaro (1985);
Hayden B. Atomoj por paco (Tr., 1985);
Deklaracio de Rio-de-Ĵanejro (Tr., 1992);
Aventuroj en Esperantujo (1994);
Kelen S. Mi memoras Hirosimon (Tr., 1995);
La diplomato kiu ridis (1997);
Australian & New Zealand Esperanto Dictionary (Kun B. Fox, 2000);
Adventures in Esperantoland (2001).

Pri Ralph Harry

AIS, p. 293-294;
KEK, p. 87;
OVP, p. 101.
Novaj membroj de la Honora Patrona Komitato. Ralph Harry (Esperanto, 1967, №10);
Steele T. Ralph Harry (1917-2002) (Esperanto, 2002, №12);
Steele T. Ĉu fama esperantisto estis spionestro? (La Gazeto, 2005, №121);
Dasgupta P. Ralph Harry – persona omaĝo (Esperanto, 2008, №12);
Harry J. Bening master of diplomacyhttp://www.smh.com.au/articles/2002/10/23/1034561547232.html.

Nia Diligenta KolegaroNia Diligenta Kolegaro

Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj

Aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Eldonantoj: Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio
320 grandaj (enciklopedi-formataj) paĝoj
Portretoj, tabeloj kaj utilaj suplementoj
Aperos en la fino de la Zamenhofa Jaro 2017
Prezo: 30 eŭroj

Jam antaŭmendebla kontraŭ 25 eŭroj

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/harry

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Subteneblo por partopreni la UKon en Lisbono

$
0
0

UK-103Danke al malavaraj donacintoj al Fondaĵo Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

  • Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2017.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antaŭ, dum kaj post la UK.
  • Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 30a de novembro 2017.

En Seulo la subtenatoj ĉefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj – ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №706.


Forpasis Yamasaki Seikô

$
0
0

La 10an de oktobro 2017 forpasis

Yamasaki Seikô
(1929–2017)

tamasaki seiko

Yamasaki Seikô estis universitata docento pri internacia komerco kaj angla lingvo, li laboris en la internacia komerco (1952-86) kaj poste pri trejnado de oficistoj en komerco. Direktoro (estrarano) de Japana Esperanto-Instituto, komitatano de UEA, membro de ties lingvopolitika komisiono.

Membro de la Akademio de Esperanto, direktoro de la Akademia komisiono pri landaj lingvoinstitutoj. Estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Fakdelegito de UEA pri ekonomio. Li aŭtoris la komparan studon La artikolo (1989), Etimologia vortaro pragmata de Esperanto (1991) kaj la popularan kurson Enkonduko en la japanan (2000). Li ankaŭ kontribuis al kolektivaj verkoj, inter kiuj Sindikata terminaro (1996), ofte artikolis pri lingvaj kaj ekonomikaj temoj kaj prelegis en UK kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron en 1999.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №709.

Ni funebras kaj kondolencas al la gefamilianoj kaj gesamideanoj de Yamasaki Seikô, kiu dum dek jaroj estis membro de la internacia komisiono pri elektado de la Esperantisto de la Jaro (2001-2010).<.p>

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Antanas Poška: vojaĝanto kaj esperantisto

$
0
0

Antanas PoškaAntaŭ 25 jaroj, la 16an de oktobro 1992 forpasis Antanas Poška – la plej elstara litova vojaĝanto kaj esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur danke al Esperanto. Okaze de la hodiaŭa datreveno ni proponas konatiĝi kun lia eventoplena vivo per artikolo de Vytautas Šilas, kiu aperis antaŭ tri jaroj en La Ondo de Esperanto kadre de la kleriga ribriko Nia Trezoro.


Vytautas Šilas. Nia trezoro: Antanas Poška

Kongresa temo en Lisbono: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”

$
0
0

UK-103Kiam la portugala maristo Vasco da Gama atingis la bordojn de Barato (por eŭropanoj, Hindio) antaŭ 520 jaroj, li malfermis novan epokon en la monda historio. Dum longa tempo tiu aspektis kiel epoko de la Eŭropa Konkero, ĉar la grandaj maraj imperioj de Britio, Francio, Nederlando, Hispanio kaj Portugalio sukcesis ekregi sur granda parto de la terglobo. Kun iliaj soldatoj, pastroj, komercistoj kaj burokratoj disvastiĝis ankaŭ la imperiaj lingvoj kaj kulturoj, influante la vivon de miliardoj da homoj, ne nur dum la zenito de la eŭropa potenco, sed ankoraŭ nun.

Tamen la procezo de tutmondiĝo ne haltis ĉe la starigo de la grandaj imperioj kaj iliaj kolonioj. Iom post iom, ŝajne nehaltigeble, ĝi interplektis ĉiujn homajn sociojn, tiel ke ankaŭ la originaj hejmlandoj de la koloniintoj fariĝis multetnaj, multlingvaj, multkredaj. Dume la progreso de la komunikaj teknologioj malfernis novajn kanalojn por la reciproka influado de socioj ie ajn en la mondo, disvastigante interalie la komprenon, ke ni ĉiuj loĝas sur unu malgranda planedo.

Tiel, almenaŭ, ni ŝatus kredi – ni esperantistoj, internaciistoj, kredantoj kaj praktikantoj de la frateco de l’ homaro. Se ni rigardas ĉirkaŭ ni, tamen, ni vidas ke multaj homoj fakte timas tiujn vizion kaj realon de interplektita mondo, kaj rifuĝas al imagoj pri sia propra supereco, pri sia kapablo forfermi la fremdulojn. Lingvoj kaj kulturoj fariĝas bataliloj por tiuj homoj, rimedoj por distingi la amikon de la malamiko, pordoj kiuj enlasas nur la elektitojn. Aŭ, eventuale, rimedoj por daŭrigi la kolonian regadon en aliaj formoj, formoj profunde integritaj en la mondaj ekonomia kaj politika sistemoj.

Kontraste al tiuj flankoj de la tutmondiĝo, diversaj sociaj movadoj kaj kulturaj tendencoj prezentas alternativan evoluvojon, al daŭripova mondo bazita sur justeco ekonomia kaj ekologia. Tiuj voĉoj estas ĉie rekoneblaj, foje eĉ influaj. Sed pri lingva kaj kultura diverseco ili ofte parolas nur svage kaj ĝeneralige, en la iamaj koloniaj lingvoj, supozante ke sufiĉas komunaj idealoj kaj valoroj por venki ĉiujn problemojn. Male al troa malfido pri siaj kunhomoj, ili tro multe fidas al sia kapablo forlumi la ombrojn de la historio. Kulturoj kaj lingvoj tamen, ĉiam kaj ĉie, kuntrenas la pasintecon kun si.

Kien, do, nun? Ĉu ni esperantistoj, kunposedantoj de lingvo kaj kulturo jam denaske tutmondismaj, povas disvolvi novan, konvinkan vizion pri la estonteco? Kaj kiel ni nutru kaj gvidu la evoluon de nia propra kulturo, por ke ĝi estu inda je tiu vizio? La kongresa temo de Lisbono donos al ni abundajn okazojn por priparoli la interplektiĝon de la esperantista vivo kun tiu de la mondo ĉirkaŭ ni, kaj interŝanĝi spertojn kaj perceptojn pri la plej signifaj lingvaj kaj kulturaj evoluoj de nia epoko. Venu navigi tiun maron kun ni!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №710.

Forpasis Nguyễn Xuân Thu

$
0
0

La 18an de oktobro 2017 forpasis

Nguyễn  Xuân Thu

Nguyễn Xuân Thu
(1932-2017)

Profesie farmaciisto, li esperantistiĝis en 1957. Estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio (2004-2010), membro de la centra komitato de VEA kaj estro de la trejna komisiono. Elstare kontribuis al la instruado de Esperanto kaj trejnado de instruistoj. Lingve kontrolis la vjetnamajn versiojn de la Zagreba Metodo (2006) kaj Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek (2008). Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de UEA/ILEI ekde 2006. Ĉefdelegito de UEA de 2003 ĝis 2011.

Kiel ĝenerala sekretario de VEA, li gvidis la laborojn por inviti la 97an UKon (2012) al Vjetnamio kaj poste estis ĝia LKK-ano pri informado kaj gazetara servo; kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando: Kultura vojaĝo al Vjetnamio. Kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo li ankaŭ trejnis gejunulojn por labori kiel helpantoj dum la 97a UK kaj la 68a IJK, same kiel li pli frue faris por la 63a IJK (2007). Al la programo de la UK li kontribuis per prelegoj en la Esperantologia Konferenco kaj la Tago de Vjetnamio. Li ĉefredaktis la Grandan Esperanto-Vjetnaman Vortaron (2015) kun 10 652 kapvortoj. Krome li tradukis kaj redaktis la Esperanto-version de Hieraŭ nokte mi revis pri paco (Taglibro de Dang Thuy Tram) (2011). Jam frue li aktive ekuzis Facebook kaj aliajn eblojn de Interreto, i.a. kiel kunlaboranto de edukado.net kaj redaktanto de la retejo de VEA (http//e.vea.vn). Ekde 2013 Nguyễn Xuân Thu estis membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.

La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron dum la 102a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo (2017).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №711.

Ni funebras kaj kondolencas al la gefamilianoj kaj gesamideanoj de Nguyễn Xuân Thu, kiu helpis nin ĉe la redaktado de la artikoloj pri vjetnamaj esperantistoj en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Esperante kaj kulture en Poznano

$
0
0
Arkones-33

Maciej Fortuna en Arkones (Nina Pietuchowska)

Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj malfermas la aŭtunan sezonon en Pollando. La ĉefpunkto de la ĉi-jara programo estis la koncerto de la trumpetisto Maciej Fortuna, filo de la esperantisto Świętosław. En la ĵaza etoso estis prezentitaj – en la plenumo de neesperantista kantistino – versaĵoj de regionaj poetoj, kiujn esperantigis Lidia Ligęza. “Esperantaj Kantoj” estis tute profesia prezento, espereble ankoraŭ ripetota ie en Esperantujo. La muzikan programon riĉigis aldone esperantistoj, pli konataj al la publiko: La Kompanoj, Kimo, Jonny M kaj la nemalhavebla en ARKONES Zuzanna Kornicka.

Prelegoj, en du samtempaj blokoj, tuŝis grandan paletron da Esperanto-temoj: de AMO-seminarioj ĝis Zamenhof. Pri la tradukaj problemoj prelegis Ireneusz Bobrzak (nomoj de plantoj), Renato Corsetti (ĝenerale pri malfacilaĵoj en esperantigo) kaj Lidia Ligęza (dramoj de Stanisław Wyspiański). Roman Dobrzyński kaj Félix Manuel Jiménez Lobo prezentis novajn librojn. La centa mortodatreveno de Zamenhof speguliĝis en la prelegoj de Barbara Pietrzak (pri la kongresaj paroladoj) kaj Zbigniew Kornicki (pri la aŭtoro/iniciatoro de la lingvo). “Amble tra la Esperanto-poezio” iris Humphrey Tonkin, dum Aleksander Melnikov humure argumentis ke nia komunumo estas “kvazaŭetno”.

Arkones-33Nur malmultaj prelegoj rilatis al neesperantaj temoj. Ida Stria prezentis al la partoprenantoj la skandinavajn runajn alfabetojn kaj Przemysław Wierzbowski rakontis pri la manĝokutimoj en la Zamenhofaj tempoj. La ĉeestantoj povis gustumi freŝe bakitan ĥalaon – pan-plektaĵon el gista pasto, kiun judoj kutime manĝas en ŝabato kaj aliaj festoj.

Apud esperantistoj el Pollando ĉeestis pluraj eksterlandanoj. Iomete malpli multaj ol kutime estis la junuloj. La malvarma, pluva vetero ĝenis la apudan piknikon de la Geja Fiero, kiu ekde kelkaj jaroj okazas en la sama semajnfino kiel ARKONES, sed ĝi helpis al la prelegantoj plenigi salonon. Ĉi-jare pri la aranĝo favore raportis la loka televidĵurnalo.

Paweł Fischer-Kotowski

Legu pri kelkaj antaŭaj Konfrontoj:

Przemysław Wierzbowski: Impresa ARKONES (2016)
Paweł Fischer-Kotowski: Se septembro, Arkones (2015)
Halina Gorecka: ARKONES: 30 estas jubileo! (2014)
Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: ARKONES: Oni ne povas kabei… (2013)
Konstantin Tiĥomirov:ARKONES: Kulta kulturaranĝo (2012)
Przemysław Wierzbowski: ARKONES – tradicie moderna (2011)
Halina Gorecka: ARKONES XXVI (2010)
Aleksander Korĵenkov: ARKONES jubileas (2009)

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/arkones-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Viewing all 2245 articles
Browse latest View live