Quantcast
Channel: Esperanto Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2258

CDELI situos teretaĝe en grandioza arkivejo

$
0
0

cdtli

En la oficialaj retpaĝoj de la Neŭŝatela kantono eblas jam vidi la arkitekturan projekton de la nova grandioza arkivejo konstruota en Ĉaŭdefono. Temas pri betona ortangula paralelepipedego (vorto estetike kongrua) kiu staros kuŝe en la valo, inter la dorso de granda komerca centro kaj la fervojo Ĉaŭdefono-Loklo. Sur la teretaĝo situos du lokaloj por la Centro de Dokumentado kaj Studo pri la Lingvo Internacia (CDELI). La unua utilus por la kompaktusoj, do oni antaŭvidas ke migros ne nur la arkivo, sed ankaŭ biblioteko kaj hemeroteko. La dua ŝajnas saloneto kiu entenus ankaŭ apartan ĉambreton por sekretariado.

La transloko okazos laŭplane en 2028, kiam la nunaj gevolontuloj (tiam pli okdekjaraj) devos enskatoligi kaj reordigi amason da materialo. Nuntempe CDELI ne estas plu ofte alirebla, post la retiriĝo de s-ro Claude Gacond. Fakte mankas la necesa arkivisto: bibliotekistino helpas unu tagon semajne, ricevante de la Amikaro de CDELI ses mil svisajn frankojn jare (laŭ la publika raporto de la Urba Biblioteko); ŝi ne daŭros longe, tial ke fine de 2022 la financa raporto de la Amikaro notis nur ok mil frankojn kapitale.

Fonto: HeKo 811 4-A https://www.esperantio.net/index.php?id=4748

Foto: https://commons.wikimedia.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post CDELI situos teretaĝe en grandioza arkivejo appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2258