Quantcast
Channel: Esperanto Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all 2240 articles
Browse latest View live

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA

$
0
0

La Honora Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Harald Helfgott kaj Giorgio Novello. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Helfgott kaj Novello decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Seulo.


Harald Helfgott

Harald Helfgott (nask. 1977.11.25, Limo, Peruo) estas monde konata matematikisto, nuntempe Humboldt-profesoro ĉe la Universitato de Göttingen, Germanio. Post studado en la usonaj universitatoj Brandeis kaj Princeton, kie li doktoriĝis en 2003, liaj originalaj esploroj kondukis lin tra la universitatoj Yale (Usono), Montréal (Kanado) kaj Bristol (Britio), ĝis konstanta posteno kiel supera esploristo en la Nacia Centro de Sciencaj Esploroj (CNRS, Francio).

D-ro Helfgott estas specialisto pri la teorio de nombroj, sed liaj esploroj ampleksas plurajn aliajn branĉojn de pura matematiko, inkluzive de grupteorio kaj kombinatoriko. Jam frue en sia kariero li atingis vastan rekonon en sia fako, i.a. per la Premioj Leverhulme (2008) kaj Whitehead (2010), aljuĝitaj al speciale promesplenaj junaj esploristoj, kaj la prestiĝa Premio Adams (2011) de la Universitato de Kembriĝo. Mondan renomon li akiris en 2013 per sia pruvo de la malforta (aŭ triterma) konjekto de Goldbach, kiu dum pli ol 250 jaroj rezistis solvon. Tiu atingo helpis gajni por li la Humboldt-profesorecon, unu el kelkaj postenoj en Germanio rezervitaj al pintaj fakuloj sur diversaj sciencaj kampoj, kun granda esplorbuĝeto.

D-ro Helfgott eklernis Esperanton en 1997 pro scienca scivolo. Laŭ lia propra klarigo, renkontinte la koncepton de lingva kapitalo en kurso pri lingvistika antropologio, “mi subite pensis: kio estus la efiko de lingvo, kiun preskaŭ ĉiu povus lerni kun relativa facileco en malmulte da tempo?” Aŭdinte pri Esperanto, li ekserĉis en la tiama Interreto kaj kun granda suprizo trovis pli ol cent mil paĝojn pri la lingvo, inkluzive de senpaga kurso. “En la sekvintaj jaroj, mi trovis novajn amikojn, legis multajn interesajn tekstojn ─ unu el miaj preferataj estis volumo de hungara literaturo tradukita en Esperanton ─ faris mian unuan vojaĝon en Eŭropo kaj travivis home riĉigajn spertojn. Ankoraŭ hodiaŭ, mi sentas grandan plezuron kiam mi renkontas alian esperantiston ─ io, kio okazas en neatenditaj lokoj kaj momentoj en mia profesia vivo.”

Giorgio Novello

Giorgio Novello (nask. 1960.06.24, Venecio, Italio) estas nuntempe la ambasadoro de Italio ĉe la registaroj de Norvegio kaj Islando. Post studado pri juro en la Universitato de Padovo, li eklaboris en la itala diplomatia servo en 1986, dum 15 jaroj deĵorante en Romo, Niĝerio, Britio kaj Germanio. Dum tiu tempo li krome studis en Parizo kaj Londono, kaj ricevis diplomon pri ekonomiko ĉe la Universitato de Londono en 1994. De 2002 ĝis 2006 li laboris kiel Unua Konsilisto de la Konstanta Misio de Italio ĉe la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, en Vieno. En 2004 li ricevis la titolon de Oficisto de la Ordeno pro Merito de la Itala Respubliko, kaj samjare magistriĝis pri ekonomia historio ĉe la Londona Altlernejo pri Ekonomiko.

Ekde 2006, Novello deĵoris ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en Romo, kiel fakestro pri Internaciaj Financaj Institucioj, kaj ekde 2008 kiel konsilisto al la Ministro pri Ekonomia Disvolviĝo. Dum tiu periodo li ankaŭ gvidis kursojn pri internaciaj rilatoj ĉe la Universitato de Triesto, en kiuj estis i.a. Esperanto. “Plenipotenta ministro” (plenrajta ŝtata reprezentanto) ekde 2009, li ricevis la postenon de ambasadoro en 2013. Liaj diplomatiaj talentoj, apogitaj de vasta klero pri juro, literaturo, ekonomio kaj historio, estis agnoskitaj de la franca registaro per la titolo Kavaliro de la Nacia Ordeno pro Merito (2013), kaj de la norvega registaro per la Granda Kruco de la Reĝa Norvega Ordeno pro Merito (2016).

Ambasadoro Novello eklernis Esperanton en 1974 “dank’ al mirinda libro de Alessandro Bausani pri planlingvoj”, kaj aliĝis al la Esperanta Grupo de Padovo. Li trairis E-ekzamenojn en Venecio, 1976, kaj Londono, 1993, kie li ankaŭ aktivis en la loka movado. De 2004 ĝis 2006 li estis vic-reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. Interesata pri politikaj aspektoj de interlingvistiko kaj lingvplanado, li estas ano de la germana Gesellschaft für Interlingvistik (GIL) de 2006, verkis kelkajn eseojn pri Esperanto kaj interlingvistiko en italaj revuoj kaj prelegis diversloke pri Esperanto, inkluzive ĉe la Universitato de Parmo, 2015.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №695.


Esperanto – 130-jara!

$
0
0

Antaŭ 130 jaroj, la 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.


Ekscii pli multe pri la plej fama Esperanto-libro oni povas en la artikolo La Unua Libro, verkita de la Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov.

La nova estraro de TEJO

$
0
0

Estraro de TEJO

La komitato de TEJO elektis la novan estraron en la 73a Internacia Junulara Kongreso (IJK), okazanta ĉi-semajne en Aneho (Togolando).

Prezidanto: Enric Baltasar, Hispanujo
Vicprezidanto 1: Konstanze Schönfeld (Tuŝka), Germanujo
Vicprezidanto 2: Francesco Maurelli, Germanujo
Ĝenerala Sekretario: Hoan Tran (Ĝojo), Vjetnamujo
Kasisto: Mung Bui (Feliĉa), Vjetnamujo
Estrarano: Charlotte Scherping Larsson, Germanujo
Estrarano: Doniben Jimenez Jaramillo, Kolombio

Fonto: http://tejo.org/la-nova-estraro-de-tejo-2017-2018/

Zamenhof-ekspozicio en Vilno

$
0
0

Vilno

Okaze de la centa datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Pollando mendis ĉe Centro de Interkultura Edukado ekspozicion pri la vivo kaj kreado de Ludoviko Zamenhof “Zamenhof – La kreinto de Esperanto” por ekspozicii ĝin en diversaj landoj. En Litovio ĝin ricevis la Pola Instituto en Vilno, kiu adaptis ĝin al la litova lingvo (ĉiuj informoj estas en Esperanto kaj la litova). La Pola Instituto kontaktis Litovan Esperanto-Asocion (LEA) kaj Litovian UNESCO-komisionon por kunlabore efektivigi tiun projekton. LEA ĉefe okupiĝis pri informado pri la ekspozicio kaj pri ĝia reklamado en diversaj medioj, ĉefe en amaskomukiloj de Litovio (en la litova, pola kaj rusa lingvoj). Estis decidite okazigi la ekspozicion en galerio de Litovia UNESCO-komisiono en Vilno. Kiel konate, la datreveno estas solenata sub aŭspicio de UNESCO.

JegorovasLa 9an de aŭgusto 2017 okazis la solena inaŭguro de la ekspozicio kun ĉeesto de pli ol 60 personoj, el ili duono estis esperantistoj. Dum la solena inaŭguro parolis la gvidantino de la kulturaj programoj de Litovia UNESCO-komisiono Milda Valančiauskienė, direktoro de la Pola instituto, konsilanto de la Pollanda ambasadejo en Vilno Marcin Łapczyński kaj prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. En la inaŭguro partoprenis ankaŭ konsilanto de la ministro pri edukado kaj scienco de Litovio prof. Eugenijus Butkus, ambasadoro pri specialaj taskoj el la ministerio pri eksterlandaj aferoj de Litovio Dainius Junevičius, ĝenerala sekretario de Litovia UNESCO-komisiono Asta Junevičienė, profesoro de la Universitato Vytautas la Granda (Kaŭno) Andžejus Pukšto, profesoro de la Jura Universitato Mykolas Riomeris (Vilno) Alvydas Baležentis, ĵurnalistoj kaj fotistoj. Ĉiuj venintoj estis regalitaj per vino.

La ekspozicio konsistas el 18 profesie aranĝitaj paneloj, kiuj informriĉe rakontas pri diversaj aspektoj de la vivo de la kreinto de Esperanto (La biografia skizo, La familio de Zamenhof, La nepo de Zamenhof, Zamenhof kaj Bjalistoko, Zamenhof en Varsovio, La naskiĝo de Esperanto, La morto de Zamenhof, Zamenhof-Esperanto-objektoj, Famo de Zamenhofa kreaĵo, Heredaĵo de Esperanto, Monda literaturo en Esperanto, La meritaj esperantistoj, Internaciaj Esperanto-organizaĵoj, La eduka sistemo de Esperanto, Lernu Esperanton per…). Krome, estis ekspoziciataj ĉiuj ses libroj pri Ludoviko Zamenhof, eldonitaj en Litovio en la litova lingvo.

La ekspozicio daŭros ĝis la 19a de septembro, poste de la 25a de septembro ĝis mezo de novembro ĝi estos ekspoziciata en la ĉefa regiona biblioteko de Kaŭno. La posta loko de la ekspozicio estos la urbodomo de Kaŭno, tie ĝi lokiĝos ĝis la jarfino. Januare-februare 2018 ĝi funkcios en la Universitato Vytautas la Granda. En marto 2018 ĝi iros al Panevėžys por esti ekspoziciata en la regiona biblioteko de Panevėžys. Sekvos aliaj urboj de Litovio. Ni planas eksponi ĝin en ĉiuj 60 distriktaj urboj de Litovio kaj tio daŭros ĉirkaŭ kvin jarojn.

La 7an de septembro en la ekspozicia salono de UNESCO en Vilnio ankoraŭ dum la funkciado de ĉi tiu ekspozicio okazos “metiejo de Esperanto”, en kiu du grupoj (lernantoj kaj ĝenerala publiko) baze konatiĝos kun Esperanto kiel lingvo kaj ekscios pri la nuna situacio de la Esperanto-movado en la mondo kaj en Litovio.

Tiu-ĉi ekspozicio estas bona ekzemplo kaj rezulto de modela kunlaboro inter Pollandaj kaj Litoviaj institucioj.

VilnoLEA lerte uzis la okazon por informi pri Esperanto tra la tuta Litovio antaŭ la ekspozicio, dum la inaŭgura tago kaj post la inaŭguro. Ampleksan gazetaran komunikon pri la ekspozicio aŭ pli vastan materialon pri Ludoviko Zamenhof kaj pri Esperanto anticipe aperigis la tutlanda gazeto Lietuvos aidas (papera kaj reta versioj), la Vilna semajna gazeto Sostinė (ankaŭ rete kaj papere), la dusemajna gazeto de Litoviaj sciencistoj Mokslo Lietuva (rete kaj papere), la retejo de Litoviaj sciencistoj, novaĵretejoj www.alkas.lt, www.etaplius.lt, www.lrytas.lt, retejo de la Litovia Ĵurnalista Asocio, retejo de la Litovia Nacia Novaĵagentejo ELTA. Kompreneble, informoj kelkfoje aperis en la retejoj kaj Facebook-paĝoj de la Pola Instituto, Litovia UNESCO-komisiono kaj LEA. Gazetaran komunikon pri la ekspozicio al siaj abonantoj dissendis ankaŭ la novaĵagentejo BNS (Baltic News Service). Materialo pri la ekspozicio aperis ankaŭ en kelkaj amaskomunikiloj de Pollando. La gazetara komuniko pri la ekspozicio estis sendita al pli ol 250 gazetoj, revuoj, novaĵagentejoj, novaĵretejoj, televidoj, radioj, diversaj organizaĵoj, apartaj gravuloj k. a.

Ankaŭ multaj informoj pri la ekspozicio kaj Esperanto aperis dum la inaŭgura tago. La Litovia nacia radio matene la 9an de aŭgusto kelkfoje ĉiuhore informis pri la malfermota ekspozicio kaj pri Esperanto. La unua vicprezidanto de LEA Audrys Antanaitis sufiĉe longe parolis pri Esperanto dum la taga programo de la Litovia nacia televido Laba diena, Lietuva (Bonan tagon, Litovio). La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj la direktoro de la Pola Instituto en Vilno Marcin Łapczyński estis intervjuitaj por la ĉiutaga ĉefa vespera novaĵprogramo Panorama de la Litovia nacia televido. Povilas Jegorovas estis intervjuita ankaŭ de la novaĵretejo www.alfa.lt, de la pollingva programo de la Litovia nacia radio, de la redakcio pri kulturo de la Litovia nacia radio, kaj de la pollingva gazeto Tygodnik Wilensczyzny.

La informa agado daŭros.

Povilas Jegorovas

Fotoj de Martynas Aleksa
Pliaj fotoj estas ĉi tie

Ĝi estas artikolo el la postkongresa, aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/08/litovio-21

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Demisio en Roterdamo

$
0
0

Tobiasz KaźmierskiHodiaŭ, la 17an de aŭgusto 2017 oficisto (kongresa asistanto) de la Centra Oficejo de UEA Tobiasz Kaźmierski (Pollando) aperigis en sia Fejsbuka paĝo jenan deklaron:

«Hodiaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA ricevis mian DEMISILETERON. Post preskaŭ naŭ jaroj en mia ofico, mi decidis ĉesigi la kontrakton kun la Asocio.
« Ĉi okaze mi ŝatus danki al tiuj, kun kiuj mi havis plezuron kunlabori: la kongresanoj, LKK-anoj, kongresaj helpantoj, membroj de UEA, miaj kolegoj en la CO kaj tieaj volontuloj.
« Mi esperas, ke la gvidantaro ne neglektos trovi taŭgan posteulon mian.

« Ĝis la revido en Lisbono!»

Fonto: Fejsbuko

UEA diplomis ok elstarajn agantojn

$
0
0

En la Solena Fermo de la 102a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo estis anoncitaj la nomoj de 8 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:

Normand FLEURY (Kanado). Motoro de la kebekia movado dum pli ol tridek jaroj, ĉeforganizanto interalie de la Internacia Junulara Kongreso en 1992 kaj la Tutamerika Kongreso de Esperanto en 2008.

Ronald GLOSSOP (Usono). Profesoro pri paco-studoj, dum jardekoj aktiva verkisto kaj preleganto pri la rilatoj inter Esperanto, paco kaj internacia kompreniĝo.

Halina KOMAR (Pollando). Elstara aktivulo pri informado, i.a. kadre de la ekonomiaj pintkunvenoj en Krynica, la muzikfestivalo Woodstock, la Pollanda parlamento kaj medioj de la t. n. Tria Aĝo.

Jonas MARX (arta, Germanio). Majstro de repa muzika stilo en Esperanto, kies koncertoj entuziasmigas junan kaj ankaŭ ne tiel junan publikon.

Germain PIRLOT (Belgio). Aktivulo pri instruado dum multaj jaroj, i.a. efika helpanto por la instruado de Esperanto en Afriko kaj senlaca kompilanto de registro de Esperanto-kursoj tutmonde.

Jérémie SABIYUMVA (Burundo). Talenta motoro de la movado en Burundo, unu el la plej viglaj landaj movadoj en Afriko, kaj aktiva kunlaboranto pri la tutafrika movado.

Eduardo VIVANCOS (Kanado). Instruisto kaj varbanto por la movado dum ok jardekoj, inkluzive de la plej malfacilaj kondiĉoj en malliberejoj kaj koncentrejoj; ankaŭ aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda.

WANG Minhao (Ĉinio). Multjara motoro de la movado en Ŝanhajo, talenta instruisto kaj ĉeforganizanto de pluraj internaciaj kongresoj inkluzive de Internacia Fervojista Kongreso en 2015.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №697.

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn

$
0
0

UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de ges-roj Bachrich en la jaro 2014. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.

Biblioteka Apogo Bachrich povas subteni Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. La subvencioj estas uzeblaj por akiri librojn aŭ aliajn varojn, kiuj estas aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA. En 2016 la fondaĵo subtenis naŭ bibliotekojn por la suma valoro de 1500 eŭroj.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30a de aŭgusto 2017 paperpoŝte (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (direktoro@co.uea.org).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №699.

FAFO-Merkatiko kaj ĝia limigita apliko al la Esperanto-Movadoj

$
0
0

KeefeDennis Keefe daŭrigas sian artikol-serion pri merkatiko kaj Esperanto. Lia dek-tria artikolo estas dediĉita al la merkatika nocio “Firmao-al-Firmao” (FAFO) – la Esperanta ekvivalento de la angla “Business-to-Business Marketing” (B2B).

En mia serio de artikoloj pri merkatiko kaj Esperanto mi provadas trovi partojn de tiu studokampo, kiuj povas rilati al la Esperanto-movadoj, kaj kiuj povas helpi al individuaj esperantistoj pli bone kompreni la informadon, komunikadon, reklamadon kaj varbadon de Esperanto. Tia informado kaj konvinko-strategioj rilatas ne nur al la lingvo kaj al la Esperanto-movadoj, sed ankaŭ al iliaj rilato-partoj kiaj la vendado de Esperantaj libroj, la membriĝo kaj kotizo-pago de Esperantaj asocioj, la aŭskultado de verdaj radioj, la vendado de Esperanta muziko, kaj la starigo de eventoj: kongresoj, konferencoj, Lingvaj Festivaloj, por mencii nur kelkajn.

Ĝis nun, mi skribis ĉefe pri la merkatikaj subfakoj kiuj rilatas la parton de merkatiko kiun oni nomas en la angla lingvo Consumer Marketing, kaj kiun ni povas nomi Merkatiko por Konsumantoj. Sed nun mi volas pli detale prezenti alian subfakon de merkatiko kiu nomiĝas en la angla Business-to-Business Marketing, kaj kiun ni povas nomi Firmao-al-Firmao-Merkatiko, mallongigite FAFO.

La vortumado de tiuj du subfakoj estas iomete peza, do por la celoj de ĉi tiu artikolo, ni uzos la mallongigitajn formojn FAFO (Firmao al Firmao), kaj FAKO (Firmao al Konsumanto). En ambaŭ kazoj, ni komencas per firmao. La firmaoj vendas siajn varojn aŭ prezentas siajn servojn al klientoj, individuaj (FAKO) aŭ kolektivaj (FAFO).

Firmaoj povas esti komercaj entreprenoj kiel ekzemple Apple por saĝtelefonoj, Nike por sportŝuoj, Coca Cola por trinkaĵoj, Toyota por veturiloj, ktp. Tiuj firmaoj apartenas al la FAKO-branĉo. Aliflanke, firmaoj povas esti komercaj entreprenoj kiaj Air Bus por aviadiloj, General Electric por trajnomotoroj, aŭ IBM por entreprenaj informadikaj sistemoj. Tiuj firmaoj estas ĉefe en la FAFO-branĉo de merkatiko. Multe da kompanioj funkcias en ambaŭ branĉoj samtempe. Ekzemple Mikrosofto kiu havas varojn por konsumantoj kiel vi kaj mi, kaj varojn speciale faritajn por firmaoj.

KeefeKiam ni diras en merkatiko FAFO, ni devas memori, ke FAFO estas multe pli ol vendado kaj servado nur al firmaoj. FAFO rilatas, fakte, al la merkatikaj rilatoj inter iu ajn firmao kaj iu ajn organizo, kaj tiu organizo povas esti firmao, certe, sed ankaŭ povas esti registaro kaj ŝtatoj (la lando Francio, la urbo Madrido, la provinco Ĝjangsuo en Ĉinio, ktp.), asocioj kaj ĉiaj membro-organizoj (Greenpeace, UNESKO, UEA, la Muzeo de Los-Anĝeleso), kaj neprofitcelaj organizoj (Ruĝa Kruco, Verda Kruco, Kuracistoj sen Landlimoj, malsanulejoj, malliberejoj, muzeoj, orkestroj, kaj similaj). Kelkfoje en tiaj subkategorioj ekzistas samtempa aparteneco al pli ol unu subkategorio. Ekzemple, la Muzeo de Los-Anĝeleso estas parte registara, parte membro-kotiza, kaj krome, neprofitcela.

Kiaj estas la diferencoj inter FAFO kaj FAKO? Unue, la varoj aŭ servoj malsimilas. FAKO-varoj estas kutime relative malmultekostaj kaj tre similaj inter si. Ekzemple, botelo da sukerita trinkaĵo kostas malpli ol unu eŭro, kaj estas dek milionoj da boteloj produktataj ĉiumonate de la sama trinkaĵo. Pensu pri la produkto-linio de Coca Cola aŭ de Pepsi. FAFO-varoj aliflanke povas kosti milionojn da eŭroj, kaj ĉiu produkto povas esti unike farita, laŭ mendo, por unu aĉetanto. La IBM-Sistemo AS-400 kune kun la programaro estas ekzemplo de tiaj produktoj. Alta konstruaĵo de 50 etaĝoj estas alia ekzemplo.

Ni povas pensi iom pri la signifo de tia diferenco por la Esperanto-movadoj. Certe la lingvo Esperanto tute ne similas al varo kiel ladskatolo de sukerita akvo. Kaj samtempe, ĝi ŝajne ne similas konstruaĵon, informadikan sistemon aŭ aviadilon – tipaj FAFO-varoj. Tamen, mi argumentus, ke se ni trarigardas Esperanton tra la okuloj de la eventualaj uzantoj, (en FAFO, tiuj de firmaoj, asocioj, organizoj), Esperanto similas tre multekostan varon.

Mi klarigos. Imagu, ke iu kompanio de alta teknologio en la Valo de Silikono decidas prove instruigi Esperanton al 100 siaj laboristoj dum unu monato. Tiu decido estas multekosta, altriska, kaj la postaj rezultoj de tiu decido por tiu firmao ne estas konataj. La firmao devas elekti la 100 homojn, kaj dum unu monato tiuj homoj ne produktive laborus, kaj ne estas certe ĉu tiuj scioj post la lernado fruktodone aplikiĝos al la celoj de la aĉetanta firmao. Tra la okuloj de tiu kompanio, Esperanto estas multkosta risko.

En tia okazo, la FAFO-principo, ofte nomata longdaŭra interrilato kun kliento, estas multe pli grava ol la supraĵaj rilatoj inter firmao kaj konsumanto, kiujn ni trovos en FAKO. En FAFO oni lernas starigi kaj subteni tre longdaŭrajn rilatojn inter nia firmao kaj la kliento-firmao. Ni povas eltiri lecionojn de tio kiam esperantistoj volas kunlabori kun registaroj, kun firmaoj, kun neprofitcelaj organizoj, ekzemple kun la urbodomo de Bjalistoko, kun Guglo, kun Greenpeace, ktp. Sukcesa FAFO-merkatiko estas tre longdaŭra afero.

La dua diferenco estas, ke la informado kaj reklamado de FAFO kaj FAKO malsamas. Rilate FAKOn vi kaj mi povas vidi ĉiutage centojn aŭ eĉ milojn da ĝenaj reklamoj pri ĉiaj varoj, kiujn ni ne bezonas kaj ne volas. Ili aperas ĉiusekunde en televido, en radio, en paperaj kaj retaj gazetoj, surstrate, enbuse, jutube, kaj en ĉiu alia spacotruo de la Interreto. En FAFO, aliflanke, kvankam ĝi uzas reklamadon, vi kaj mi ne vidos ĝin, ĉar FAFO-informado rekte tuŝas nur la celmerkaton de la firmao. Kutime, aĉetontoj bonvenigas FAFO-reklamadon (kontraŭe al la kazo de FAKO-informado), ĉar FAFO-reklamado trafe tuŝas veran bezonon de iu entrepreno.

KeefePor la Esperanto-movadoj, ni povas elĉerpi profiton el tiu distingo inter la du informadaj sistemoj. Esperantistoj povas informi pli efike al firmaoj, asocioj kaj registaroj per komunikado kiu rekte tuŝas la tre specifajn bezonojn de tiaj organizoj. Ĝenerala reklamado pri Esperanto ne sufiĉas. La firmao volas tre specife scii kiamaniere Esperanto povas helpi al ĝi antaŭenigi siajn celojn. Ĉu Esperanto povas plialtigi enspezojn? Kiel? Ĉu Esperanto povas malaltigi elspezojn? Kiel? Ĉu Esperanto povas doni ion nekonkretan sed iel utilan al la firmo? Kion? Ĉu Esperanto povas estigi favorajn gazetarajn, publikrilatajn artikolojn por la firmao aŭ organizo? Kiajn?

Ĝuste en ĉi tiu punkto, ni tuŝas laŭ mi grandan mankon en la Esperanto-movadoj. Ni volas informi kaj varbi, sed ni ege malofte volas komenci per la demando: kion volas, kion bezonas la specifaj organizoj, al kiuj ni proponas Esperanton? Ni antaŭsupozas, ke ili volas same kiel ni, sed tiu supozo probable malkongruas kun la celaro de la organizoj. FAFO-principo estas, ke oni komencu la varban aŭ vendan procezon per starigo de demandoj al la kliento. Oni devas aŭskulti longan tempon la klienton. Nur post kiam oni komprenas iliajn bezonojn (ne niajn), povas komenciĝi iu konkreta propono. En Esperantujo tiaj proponoj estus: starigi kurson de Esperanto, starigi ekspozicion, uzi Esperanton por internacia komerco, donaci al fonduso, helpi projekton en Afriko, en Azio, lanĉi publikrilatan kampanjon, ktp.

La tria diferenco estas, ke decidoj pri aĉetoj estas multe pli rapidaj en la mondo de FAKO. Krome, en FAKO, emociaj kialoj por akiro ofte pli fortas ol raciaj. Kontraŭe okazas en FAFO, kie decidoj ofte daŭras longan tempon, monatojn, eĉ jarojn. Aldone, ne estas nur unu individuo kiu faras la decidon; ofte estas multnombra grupo kiu partoprenas en la decidociklo, 5, 10, 20 homoj.

Do, en multaj organizoj la decido fari aŭ ne fari ion ne nur prenas multe da tempo, sed multe da homoj partoprenas aŭ influas en la decido. En FAFO, ni nomas tiun decido-grupon buying-center, en Esperanto ni povas uzi la terminon aĉeto-centro. Estus bone, se esperantistoj kiuj volas konvinki organizojn pri nia lingvo, konscie pripensus la individuajn homojn kaj siajn rolojn en tiu aĉeto-centro. Tio faciligos nian sukceson. Labori kun aĉeto-centro ne estas facila afero, sed ne zorge priatenti ties ekziston certe povus malsukcesigi iun ajn provon starigi rilatojn kun organizoj ekster Esperantujo.

Aĉeto-centro ne estas konkreta ejo, sed aro da homoj kiuj decidas aŭ influas en la decido de la firmao, kiam tiu firmao akiras varon aŭ servon de ekstere. Estas diversaj roloj en la aĉeto-proceso. Unu rolo estas tiu de la decidanto, la homo kiu finfine diras “jes” aŭ “ne”. Alia rolo estas tiu de influanto, la homo aŭ homoj kiuj helpas konvinki la decidanton akcepti aŭ rifuzi proponon. Alia rolo estas tiu de pordogardisto, kiu permesas kontaktiĝi kun la persono kun kiu vi volas paroli. Alia homo estas la financanto, la homo kiu pagas. Finfine, kaj tre gravaj estas la uzantoj, la homoj kiuj efektive utiligos la servon aŭ varon. En nia kazo tiuj kiuj ĉeestos kursojn, aŭ kiuj kunlaboros en internacia helpo-projekto en Afriko.

KeefeOfte esperantistoj kontaktas nur unu homon en organizo, kaj la esperantisto eĉ ne scias ĉu tiu persono membras en la aĉeto-centro aŭ ne. Firmao povas havi 100 mil laboristojn, sed eble nur kvin aŭ dek el ili rekte tuŝos vian proponon pri Esperanto. Kaj eĉ se vi sukcesas trafi membron de la organizo, kiu iel okupiĝos pri via afero, tiu ne la sola homo kiu faros la tutan decidon. Krome ĉiu membro de la aĉeto-centro havas siajn proprajn kriteriojn kaj bezonojn ĝuste kiel la firmao mem havas siajn proprajn bezonojn. La defio por esperantistoj, pere de FAFO-metodoj, estas bone ekkoni kaj la bezonojn de la firmao kaj la bezonojn de la membroj de la aĉeto-centro. Tio postulas multe da tempo, kaj tio nepre bezonas multe da pacienca aŭskultado. Neniel proponu Esperanton en specifaj organizoj antaŭ ol provi ekkoni kiel eble plej bone la dezirojn de ili! Via mesaĝo ne kongruos kun la specifaj bezonoj de la firmao, kaj tiu organizo do malakceptos vian belan esperantan proponon.

Finfine, kerne de la principaro de FAFO (fakte ankaŭ de FAKO) estas sistemo de respondeco, en kiu ĉiu geografia parto de la celmerkatoj havas laŭeble unu respondeculon. Kune kun tiu sistemo de geografio-respondeco devas ekzisti mezureblaj, klaraj, strategiaj celoj. En Esperantujo, ekzemplo de tiaj celoj povas esti nombro da kursoj; nombro da kursanoj; membroj en asocioj internaciaj, landaj kaj lokaj; nombro da televidaj, radiaj programoj parte aŭ tute pri Esperanto; nombro da artikoloj en Vikipedio; nombro da legantoj de tiuj artikoloj; nombro kaj ĉeestantaro de Esperante sponsorataj Lingvaj Festivaloj; libroj en Esperanto vendataj; libroj pri Esperanto vendataj, kvanto da muziko produktata, vendata, ktp.

Aldone al tiu listo, kaj eĉ pli grave, estas la retaj rezultoj, ekzemple, kiom da jutubaĵoj, sociamediaĵoj pri Esperanto (Evildea kaj aliaj), kiom da retaj kursoj kaj retaj lernantoj (ne nur Duolingo). Vi, kara leganto, certe povas doni multe da aliaj ekzemploj de tre valoraj celoj.

La geografia parto de internaciaj FAFaj organizoj kutime klasifikiĝas je pluraj tavoloj samtempe. Je kontinenta (kiel ni statas en Sudameriko, en Mezoriento?); je landa (kiom da novaj kursoj en Bolivio, en Indonezio?); je enlandaj regionoj (kiom da esperantaj libroj vendataj en provinco 1, 2, 3 … 24 en Ĉinio); en urboj (kiom da membroj de Amikumu aŭ Pasporta Servo en Madrido, Barcelono, Valencio, Bilbao, Toledo); en kvartaloj (kiom da membroj en UEA, kiom da membroj en landa asocio, ekzemple en Pariza kvartalo 1, 2, 3 … 20)?

Estas la kombino de la geografa sistemo, la mezurada kaj strategia sistemo kaj la respondeca sistemo kiu donas fortan realigon de strategio al internacia firmao. Simile povas okazi por ni en Esperantujo. Kiam esperantistoj volas efike kontaktiĝi kun firmaoj, registaroj, neprofitcelaj asocioj, kaj ĉiaspecaj organizoj, necesas iomete konsideri kelkajn el tiuj sukcesigaj principoj kiuj devenas de la fakostudo FAFO.

Longdaŭraj interrilatoj, profundaj konoj pri organizoj, trafaj respondoj por membroj de la aĉeto-grupoj, geografia respondeco kun strategia mezurado-sistemo povas helpi al esperantistoj pli efike atingi siajn informajn kaj varbajn celojn. La apliko de FAFO-principoj limiĝas al situacioj en kiuj ni volas informi, komuniki, reklami, varbi kaj kunlabori en la kadro de aliaj asocioj, firmaoj, registaroj kaj ĉiaj organizoj, tamen tiuj FAFO-ideoj povas helpi al ni iom pli antaŭeniri sur mia kaj via verda-varba vojo.

Dennis Keefe

Artikoloj pri Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №6.

9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)
La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

10. Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2015, №1.

11. Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
La Ondo de Esperanto, 2015, №3.

12. Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj
La Ondo de Esperanto, 2015, №7.

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/07/keefe-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn


Marjorie Boulton forpasis

$
0
0

La 30an de aŭgusto 2017 en la aĝo 93 jaroj forpasis

Marjorie Boulton (1924–2017)

Marjorie Boulton

Instruistino de la anglaj lingvo kaj literaturo en lernejoj ordinaraj kaj porinstruistaj, direktorino de porvirina pedagogia kolegio Charlotte Mason College en nord-okcidenta Anglio, doktoriĝinta en Oksfordo (1976) per disertacio pri la angla romanisto Charles Reade. Ŝi verkis angle poemaron, literaturologiajn librojn, tradukis kelkajn verkojn en la anglan, sed sian famon ŝi akiris kiel la plej granda poetino kaj dramverkistino en Esperanto.

Lerninte Esperanton en 1949, ŝi jam en 1951 verkis en ĝi sian unuan poemon (Marborda ŝtono), ekde 1952 ricevis 22 premiojn kaj laŭdajn menciojn en la Belartaj Konkursoj de UEA pro poemoj, prozaĵoj kaj teatraĵoj. Ŝia unua poemaro Kontralte aperis en 1955, sekvis pliaj poemaroj, dramlibroj kaj nefikciaj libroj, interalie, biografioj de Ludoviko Zamenhof (en Esperanto kaj angle) kaj Julio Baghy. Ŝiaj verkoj estas tradikitaj en la anglan, hungaran, italan, kroatan, japanan, litovan, polan, portugalan, rumanan, slovenan, ukrainan kaj vjetnaman lingvojn. La Esperanta PEN-Centro kelkfoje proponis ŝin kiel kandidaton por la literatura Nobel-premio. Ŝia progresiga legolibro Faktoj kaj fantazioj (1984) estas unu el la plej multe venditaj libroj en la libroservo de UEA.

Marjorie Boulton estis membro de Akademio de Esperanto dum 50 jaroj ekde 1967 (la plej longtempa akademianeco inter la nunaj akademianoj). Dum pli ol 30 jaroj ŝi estis prezidanto de Rondo Kato / Esperantista Kat-Amikaro. Honora Membro de UEA (1985); laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME (1998), de la premio Deguĉi (2004) kaj de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2014).

Ni funebras kaj kondolencas.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli pri Marjorie Boulton en la artikolo de Antonio Valén, publikigita kadre de la rubriko “Nia Trezoro” en la La Ondo de Esperanto (2012, №11) kaj en nia novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/11/217boulton/

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2017

$
0
0
Émile Boirac

Émile Boirac

3. Antaŭ 80 jaroj estis pafekzekutitaj Ilja Jefimoviĉ Izgur (1881-1937) kaj Viktor Moisejeviĉ Kolĉinskij (1904-1937), ukrainiaj judoj kaj esperantistoj, kunkompilintoj de la 720-paĝa Granda Rusa-Esperanta Vortaro (1931).

9. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Albert Steche (1862-1943), germana entreprenisto, politikisto kaj esperantisto, propagandisto kaj mecenato de Eo, aŭtoro de pluraj artikoloj, prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio (1920-25).

10. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Stasys “Staseo” Gaidamavičius (1947-2008), litova inĝeniero, kamenfaristo kaj esperantisto, aŭtoro de 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977) kaj Litovaj-Esperantaj konversacioj (1994), aktivulo de SEJM kaj estro de ties magnetofona servo, redaktoro de la “samizdata” (eksterleĝa) bulteno Kurte (1979-82), kiun (kaj multajn aliajn samizadataĵojn) li mem multobligis.

13. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Canko Ignev (1922-2014), bulgara teatra aganto, direktoro de la Armea Teatro en Sofio kaj esperantisto; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroj, interalie, de Ŝtonamaso (1995) de Ivan Vazov, fondinto kaj gvidanto de la fondaĵo “Socio kaj Esperanto”, redaktoro de Enciklopedio de E-movado en Bulgario (neeldonita).

13. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Aleksandr Borisoviĉ Ŝevĉenko (1957-2012), rusa inĝeniero, ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto (1992) kaj direktoro de la eldonejo Impeto, redaktoro de Moskva Gazeto (1990-95), kompilinto de Rusa-Esperanta vortaro (2004), Esperanta-rusa vortaro (2006), Ilustrita enciklopedio de akvariaj fiŝoj (2007), Rusa-Esperanta biblia frazaro (2009).

19. Antaŭ 5 jaroj mortis Zofia Banet-Fornalowa (1929-2012), pollanda judino transvivinta Holokaŭston, instruistino de historio kaj esperantistino; aŭtoro de pluraj artikoloj kaj de kelkaj libroj pri la Esperanta teatro kaj pri la historio de Esperanto, inkluzive de La familio Zamenhof (2000), gvidantino de la teatra grupo Espero, en kiu ĉefrolis ŝia edzo Jerzy Fornal.

20. Antaŭ 100 jaroj mortis Émile Boirac (1851-1917), franca filozofo, profesoro kaj rektoro de la universitatoj de Grenoblo (1898-1902) k Diĵono (1902-17), eminenta esperantisto, prezidanto de la 1a Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), la unua prezidanto de la Lingva Komitato (1905-17) kaj de ties akademio (1908-17), kunfondinto kaj la unua prezidanto de la Monda Asocio de Spiritismaj Esperantistoj. Aŭtoro de Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca (1909-10).

22. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Julia Isbrücker (1887-1971), nederlanda esperantistino, membro de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1926-33), kunfondinto de la Internacia Cseh-instituto (1930) kaj de la Universala Ligo (1942), kiun ŝi reprezentis en internaciaj mondfederistaj kongresoj, aŭtoro kaj tradukinto de kelkaj libroj en Esperanto, edzino de Johannes Isbrücker (prezidanto de Akademio de Esperanto, 1948-63).

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/septembro-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

RET-2017 en la loko ne ensorĉita, sed ĉarma

$
0
0

Liturgio omaĝe al p. Ivan Ŝirjajec (Foto: Anna Striganova)

Ĉi-jare Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) okazis en la urbeto Poŝeĥonje en Jaroslavla provinco. Partoprenis ĝin 62 personoj. La elekto de la loko estis ne hazarda – RET estis dediĉita al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjajev, Esperanto-verkisto, tradukisto kaj iniciatinto-ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto. Li estis dum preskaŭ 30 jaroj vilaĝa pastro, kaj la plej proksima urbo de lia iama paroĥo estas ĝuste Poŝeĥonje.

Omaĝe al Ŝirjajev okazis lego-tago kun prelegoj pri liaj vivo, kreado, naskiĝloko kaj familio; krome, okazis ekskurso al lia iama loĝ- kaj servoloko Zinovjevo. La vilaĝo ne plu ekzistas – nun tie estas arbaro, la preĝejo estas forlasita kaj duonruinigita, kaj ne atingeblas per aŭtoj. Tial la lastajn ses kilometrojn oni veturis tien tra terura koto per ĉaroj, kiujn tiris traktoroj.

En la restaĵoj de la preĝejo okazis liturgio omaĝe al la memoro de Ivan Ŝirjajev, kiun ĉeestis esperantistoj kaj kelkaj loĝantoj de proksimaj lokoj; la liturgion celebris kelkaj pastroj el la Ribinska eparĥio, inter ili Benjameno, la episkopo de Ribinsko. Li private konfesis, ke neniam tian travivaĵon ĝis nun spertis. La samon diris la partoprenintino el Kubo Alina Dolores Zuaznabal Himely. Necesas emfazi, ke ĉion tion iniciatis kaj aranĝis la arda esperantisto kaj esploristo de la vivo de Ivan Ŝirjajev pastro-monaĥo Taŭriono Smikov el Sergijev Posad.

Krom la lego-tago, okazis sufiĉe enhavriĉa somera universitato kun la ĉeftemo “Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto”, diversnivelaj kursoj, ludoj, konkursoj kaj varia koncerta programo – M. Bronŝtejn, M. Povorin, ensemblo Ekvinokso (A. Obrezkov, E. Vorobjov kaj E. Sokolova), aŭtora prezento de diversflanka kreado de L. Novikova. Pro la ne tro varma vetero ĉiuj aranĝoj estis aktive partoprenataj, do prelegantoj kaj gvidantoj ne plendis pro manko de atento flanke de la publiko.

Al la ĝenerala kontento de la partoprenantoj necesas aldoni plezuron pro la loko – ja Poŝeĥonje dum jarcentoj estis kaj plu restas certa modelo de profunda rusa provinco (kvankam ĝi facile atingeblas de grandaj urboj). Tiu aŭtentika provinceco aldonis apartan ĉarmon al la aranĝo, kion suplementis dum- kaj postaranĝaj ekskursoj al la urbo; al la vilaĝo Kukobojo (survoje al Zinovjevo), kiu estas proklamita kiel la naskiĝloko de Baba Jaga; al la fama Romanov-Borisoglebsk (Tutajev), kie la ĉefpastro de la katedralo permesis al esperantistoj trejniĝi pri sonorigado sur la turo; al la, almenaŭ laŭ reklamo, plej bela vilaĝo de Rusio Vjatskoje; kaj al la vere admirindaj urboj Jaroslavlo kaj Kostroma.

Nu, kaj nepre menciindas la movada signifo de RET-2017 – ja kadre de ĝi okazis Konferenco de Rusia Esperantista Unio (32 registritaj delegitoj), kiu provis pritaksi la ireblajn vojojn por evoluo de la organizo. La Konferenco elektis la sepkapan Estraron de REU:

Svetlana Smetanina (prezidanto), Nikolaj Gudskov (vicprezidanto), Mikaelo Ĉertilov, Irina Gonĉarova, Aleksandr Lebedev, Aleksandr Mitin, Vladimir Opletajev (estraranoj).

La konferenco decidis:

1. Laŭdi la agadon de MEA MASI en la raporta periodo kaj rekomendi al la kluboj-membroj de REU studi kaj sekvi la spertojn de MEA MASI.

2. Apogi Esperanto-ekzamenon en Rusio.

3. Okazigi en la jaro 2019 internacian aranĝon en Rusio: antaŭ- aŭ postkongreson de UK kaj (eble, en 2020) SES-Rusio-2.

4. Apogi okazigon de Aktivula Maturiĝo en Rusio.

5. Daŭrigi la agadon pri eternigo de memoro de Ludoviko Zamenhof en Moskvo kaj aliaj urboj okaze de Zamenhof-jaro.

6. Krei fonduson pri subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev.

7. Subteni informe la laboron de Ja. Kikavec pri internacia tradukado pere de Esperanto.

8. Esplori eblecojn pri okazigo de RET-2018 en la teritorio de Rusio. La limdato por proponoj estas la 1a de oktobro.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/ruslando-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

La postkongresa Ondo

$
0
0

La postkongresa numero de La Ondo de Esperanto estas rekorde ampleksa (71 riĉe ilustritaj paĝoj) pro la artikoloj pri multaj kongresoj, festivaloj kaj renkontiĝoj, okazintaj dum la Kongresa Sezono en Esperantujo. Oni povas legi pri la 102a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, pri la unua afrika Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj pri ĉi-jaraj kongresoj aŭ konferencoj de ILEI, SAT, OSIEK, KELI kaj IKEF. En la sekcio “Eventoj” estas artikoloj ankaŭ pri la 11a Somera Esperanto-Studado en Slovakio, 53aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio, 39a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj en Serbio, 21a Internacia Renkontiĝo en Francio kaj pri multaj aliaj eventoj en la kongres-sezona vivo esperantista.

En la sekcio “Tribuno” estas detale traktataj du gravaj kaj proksimaj temoj pri la produktado kaj disponigo de Esperanto-eldonaĵoj. Paweł Fischer-Kotowski revuas la ĉefajn nuntempajn primovadajn Esperanto-gazetojn kun aparta atento al la demando pri ilia papera/elektronika formo. Xavi Alcalde atentigas pri la problemoj de Biblioteko Hector Hodler, kiu havas nek elektronikajn eldonaĵojn, nek rete konsulteblan katalogon, kaj kiu estas uzebla nur surloke en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Antaŭ cent jaroj, la 20an de septembro 1917 en strangaj cirkonstancoj forpasis profesoro Emile Boirac, unu el la plej eminentaj esperantistoj. Ĝuste al li Zamenhof proponis la prezidantecon de la unua esperantista mondkongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) kaj de la Lingva Komitato, fondita en ĉi tiu kongreso. Okaze de la centa mortodatreveno de rektoro Boirac en la sekcio “Arkivo” aperas artikolo pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (NDK). Enestas en “Arkivo” ankaŭ la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por septembro 2017.

La sekcion “Kulturo” malfermas nekrologo pri la ĵus forpasinta Marjorie Boulton kaj ŝia populara poemo “La triopa memo”. En ĉi tiu sekcio legeblas ankaŭ ampleksa recenzo de Nikolao Gudskov pri la nova eldono de La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aliaj informoj pri Esperanto-libroj kaj gazetoj, kaj pri literaturaj konkursoj.

Kiel kutime la gazeton fermas “Mozaiko” kun  Spritaj splitoj kaj preskeraroj, plukitaj de István Ertl kaj de liaj akr-okulaj helpantoj.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Han Moo-hyup forpasis

$
0
0

La 22an de aŭgusto 2017 en Bundang (Koreio) en la aĝo 94 jaroj forpasis

Han Moo-hyup (1923–2017)

Li naskiĝis la 22an de aŭgusto 1923 en Pjongjango. Li estis emerita dustela generalo de la Korea Armeo, esperantisto ekde 1976, prezidanto (1979-1981, 1990-1994) kaj honora prezidanto (1994-) de Korea Esperanto-Asocio. Li eldonis la gazeton La Espero el Koreio (1976-1994) kaj estis LKK-prezidanto de la 79a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo (1994).

Diplomiĝis ĉe la postdiploma lernejo de la Nacia Defenda Universitato (1957), kaj ĉe la politika kaj diplomatia fako de la universitato Dankook (1962). Ĉefdirektoro de la lerneja fondaĵo Kumoh (1975-1977); ĝenerala direktoro de la mar- kaj fajr-asekura kompanio Dongbang (1977-1981).

Li verkis la librojn Soldato kaj Respondeco (1975) kaj Administrado kaj Respondeco (1980). Korea Esperanto-Asocio eldonis la memorlibron en 2015 sub la titolo Dediĉe al Uyang Han Moo-hyup.

Dum multaj jaroj li estis mecenato de la Korea Esperanto-movado. En 1995 li estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №701.

Duafoje en Seulo

$
0
0

UK-102 en Seulo

102a Universala Kongreso de Esperanto

Seulo, 22–29 julio 2017

Universala Kongreso de Esperanto okazis duan fojon en Koreio, same en Seulo, sed por mi Koreio estis tute nova sperto. Mi iom naive pensis, ke Koreio estas io simila al Japanio (aŭ Ĉinio, kvankam mi scias ke Japanio kaj Ĉinio tre malsimilas), sed montriĝis ke ĝi estas io tute alia, malpli tradicia, eble pli malfermita al la okcidento kaj al la mondo ĝenerale. Koreio estas tre modernigita socio, bone funkcianta.

La kongresejo en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (universitato, kie eblas lerni diversajn lingvojn kaj kulturojn) estis bone funkcianta, sed iom formaleca konstruaĵo de la universitato. La kongresejo okupis la teretaĝon kaj la trian etaĝon facile atingeblan per lifto aŭ piede, survoje frekventis koreaj studentoj. En apuda kafejo la kafo kostis pli ol tuta manĝo (kelkaj pladoj) en universitata manĝejo. Se preni ambaŭ kaj kompari la kunan prezon kun nordeŭropaj prezoj, la oferto estis akceptebla. Tamen multaj rezignis pri kafo en tiu kafejo. La manĝejo ĝenerale estis interesa sperto, unue necesis aĉeti manĝokuponon el aŭtomato, ja per eksterlanda kreditkarto sed nur per korea skribo, kaj poste preni manĝon ĉe kelneroj. Eblis uzi kaj bastonetojn sed ankaŭ forkon kaj kuleron.

El la estraranoj de UEA partoprenis nur kvar, kaj iliaj fotoj origine aperis en la kongresa libro, sed pro kutimo aŭ vanteco de estraranoj estis presita korekto-paĝo, kie aperis fotoj de ĉiuj estraranoj. Kiom tio kostis por UEA?

La plej ekzotika turisma celo eventuale estas la fermita landlimo inter la du Koreioj. La limo estis malfermita kaj limpasejoj funkciis dum pluraj jaroj, sed nun ĉio estas nur spektata de turistoj kiel restaĵoj de iu antikva civilizacio. Interese ke sud-koreoj konfiskis ĉion presitan, kio devenis el Nordo, eĉ bildlibrojn pri naturo, kiel malamikan propagandon. La konfiskaĵoj estis montritaj en vitrinoj de la limpasejo. Eblis ankaŭ spekti al la norda parto, sed videblis nur arbaroj kaj kampoj.

UK-102

La libroservo havis malpli grandan ĉambron, tamen pli centran ol kutime kaj tial (ĉu vere?) ne necesis lasi sakojn al deponejo. Ankaŭ aŭtoraj duonhoroj okazis ne en la libroservo mem sed en apuda salono. Dum la ferma tago, kiam la libroservo kutime funkcias du horojn post la fermo, nun ĝi funkciis du horojn, sed dum la fermo. Tamen, laŭdire, estis klientoj ankaŭ tiutempe.

UK-102

En la kultura programo pintis la nacia vespero, kiu ne estis enua prezento de unu grupo, sed vera kolekto el la korea kulturo de tradiciaj kantoj, el taekvondo kaj rokeca muziko. La bankedo estis vere luksa, sed trovi la lokon estis iom malfacile, ĉar eblis atingi konstruaĵon el diversaj flankoj, kaj la plej rekta vojo el bushaltejo aŭ piedira vojo ne estis la plej simpla. Plej fidinde estis sekvi la ĝeneralan direktoron. Pri urba akcepto eblas diri nur tion, ke malmultis la invitoj, kaj nenia onidiro pri la enhavo cirkulis poste.

Inter interesaj novaj aferoj estis ankaŭ la prezento de la aplikaĵo ”Amikumu”, kaj ĝia investa plano, kiu estas unu el malmultaj verkitaj ankaŭ en Esperanto. ”Amikumu” estas aplikaĵo, per kiu eblas vidi la plej proksimajn aliajn aliĝintojn. Tio certe donas novajn eblecojn por individua turismo per Esperanto, kaj ankaŭ por montri al dubantoj, ke troviĝas ankaŭ aliaj parolantoj de Esperanto proksime. En Internacia Kongresa Universitato aperis ankaŭ tre aktuala prelego pri solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝintoj en Eŭropa Unio. Interesus krome scii, kial IKU-libro ĉi-jare aperis en formo de luksa bindita libro, do sekve plikosta ol kutime, kaj eventuale malprofita por UEA.

La fermo estis sufiĉe kutima, krom ke la elektro paneis por deko da minutoj dum ĝi. Feliĉe, troviĝis tegmentaj fenestroj, kaj ne regis plena mallumo, sed eblis daŭrigi la programon preskaŭ sen interrompo. Poste venis la infanoj el infana kongreseto, entute 46, iu eĉ diris ke temas pri rekorda nombro, eble rekorda almenaŭ por Azio. Mi pli frue kredis denaskajn esperantistojn esti nur plejparte eŭropa fenomeno, sed ili ja abundas ankaŭ en orienta Azio de kie granda plimulto el tiuj infanoj ĉi-jare venis.

Movade la aferoj aspektis almenaŭ supraĵe en bona ordo, ĉar praktike mankis kritikaj demandoj ĉe kunsidoj, kie Centra Oficejo kaj Estraro respondas. Tamen en la Komitato de UEA la ĉefa diskuto temis pri la buĝeto kaj pri la granda malprofito, kiun la asocio havas pasint-jare kaj ĉi-jare, kaj laŭ prognozoj ankaŭ venont-jare. La buĝeto restis neakceptita kaj estos traktota per reta voĉdonado pli poste. Tute mankis tempo por diskuti pri strategio kaj io tia, dum eĉ praktikaĵoj estis en malordo. La nova alternativa prezento de la buĝeto igis libroservon subite aspekti malprofita kaj la revuon Esperanto, eĉ kun la nuna membronombro, tre profita. Tamen temas pri tio, kiel estas dividita la mono ricevita el kotizoj. Laŭ mia kompreno libroservo devus esti proksima al ekvilibro, sed la revuo Esperanto signife malprofita. La ĉi-jara buĝeto estis farita ekvilibra per aldono de la giganta sumo 90 000 eŭroj el subvencioj, tamen malklaris, kaj neniu povis respondi, por kia sumo subvencipetoj estis entute faritaj, kaj por kiu celo estis petitaj la ricevitaj kelkdekmiloj da eŭroj.

UK-102Ankaŭ la Komitato fariĝis senkvoruma en la fina kunsido, ĉar pluraj komitatanoj foriris al la parlamentejo kie okazis pont-kunsido pri unuiĝo de Koreio. La revo de verŝajne ĉiuj koreoj, kio nun aspektas ne pli proksima ol pli frue. Jam la organizo de tia kunsido estis grava, krom ke partoprenis ankaŭ gravuloj de parlamento mem, interalie, la vicprezidanto de la Parlamento kaj du estroj de politikaj partioj. Krome aperis teksto-kolekto pri la temo senpage havebla en la kongresejo.

Fine de la kongreso estis anoncitaj eĉ du estontaj kongresurboj, nome en 2019 Lahti, Finnlando, kaj en 2020 Montrealo, Kanado. Ambaŭ estis kandidatoj jam ĉe pli fruaj konkursoj. Laŭ onidiroj, cirkulantaj en la kongresejo, UEA ankaŭ planas kongresi en Afriko, sed ne pli frue ol en 2024. El mia junaĝo mi memoras planon kongresi en Afriko jam en 1990.

Kaj fine, en Koreio eblis por la Esperanta teamo gajni la futbalmatĉon, kiu ĉi-jare okazis kontraŭ loka kvartala teamo, kiun la Esperanta teamo venkis je 1:0. Venontjare en Portugalio venko eble estas malpli facila.

Jukka Pietiläinen

Fotoj: Anna Striganova

Artikoloj pri 26 antaŭaj Universalaj Kongresoj ekde la 76a UK en Bergeno (1991) ĝis la 101a UK en Nitro (2006) estas legeblaj en nia arkiva retejo
http://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm.

Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/uk-12

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

La 38a Kataluna Kongreso en Àger atendas vin

$
0
0

Venu al Àger de la 12a ĝis la 15a de oktobro kaj ĝuu preter la limoj!

Dum la kongreso oni pritraktos geologion, astronomion, kulturon kaj historion. Eblos partpopreni planetarian sesion gvidatan de la astronomoj Amri Wandel kaj David Galadí. Krome prelegos Jorge Camacho, Miguel Fernández, Abel Montagut kaj aliaj… kaj krome turismumu, sportu en tiu mirinda “komarko” (regioneto).

Aliĝu en: http://www.esperanto.cat/kongresoj/2017/

Kataluna Esperanto Asocio


Chamberline Nguefack demisiis, sed HeKo silentas

$
0
0

NguefackPer la suba komuniko (mi faris kelkajn gramatikajn korektojn, sed ne ŝanĝis la enhavon de la citaĵoj) la nova konsulo de la Esperanta Civito, Chamberline Nguefack el Kamerunio, anoncis sian eksiĝon de la posteno al la vickonsulo, Giorgio Silfer, sed HeKo (Heroldo Komunikas), la retagentejo de la Esperanta Civito, silentis pri tio:

Estimata Vickonsulo,
Dum la unuaj skajpkunvenoj ĉi-jare kaj poste tra niaj skribaj komunikadoj, mi konstatis ke mi faris al mi iluzion pri la Esperanta Civito. Ŝajnas ke mi estas nur idealisto.
Mi fariĝis esperantisto ĉar oni antaŭmetis al mi ĝian celon: paco “tra tuta la mond’; amo inter ĉiuj homfratoj…” Tio estis mia celo fariĝante konsulo, t. e. posteno kiu ebligus min decidi, iniciati, cele al tiu idealo. Sed ekde la komenco de la mandato, mi ekseniluziiĝis. Kun hororo mi komprenis ne nur, ke ne mi. sed la posedanto de la afero, decidas, sed ankaŭ ke mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito.
PS: Kiam mi ekzemple rekomendis al vickonsulo, ke la Civito – kiu estas malbone taksata en la Esperanta medio – rimarkiĝu per pacema kunvivado kun aliaj organizaĵoj, do ke ĝi ĉesigu malamikajn, konfliktajn rilatojn kun UEA pere de Heko, la respondo venis, ke mi ne estas realisma, ke necesas konkurenco en la mondo…
Bedaŭrinde, mi ne eltenas konfliktan vivon (tio por mi ne estas vivo) kaj ne volas esti kunkulpulo de malicaj agadoj…
Tial, mi demisias de mia posteno de konsulo, sen venĝemo…
Afable,
Chamberline Nguefack.

Anstataŭ aperigi tiun ĉi novaĵon, kun la kialoj por la demisio, HeKo publikigis artikolojn kun plendoj pri la sinteno de la jam demisiinta konsulino. Mi konkaktis ŝin por pliaj klarigoj, kaj Chamberline Nguefack respondis:

Fakte, mi ne plu legas HeKon ĉar min ne plu interesas la Esperanta Civito. Kiel mi diris, mi rezignis kiel konsulino kaj ne plu laboras tiel, ĉu Silfer tion volas aŭ ne, ĉu la Civito tion konsentas aŭ ne, kion ajn dirus la konstitucio de la Civito. Cetere, mi ne estis invitata kaj do ne partoprenis la inaŭguran sesion de la parlamento. Tio signifas ke mi ne persone engaĝiĝis – ĵuris – ĉe la civitanoj. Eĉ mesaĝon mi ne sendis, ĉar mi ne konsentis esti reprezentata dum tia grava evento.

Pri Giorgio Silfer kaj HeKo, la ekskonsulino de la Esperanta Civito diris: “Giorgio pensas, ke li povas ĉion kontroli, ke li regas homojn, ke li povas perforte devigi ĉiujn – precipe afrikanojn – agi tiel, kiel li volas. Tial li ne aperigis en HeKo mian demision. Li aperigas nur tion, kio glorigas la Civiton”.

Chamberline Nguefack donas pliajn klarigojn pri sia demisio: “Mi rezignis jam, eĉ se tio ne aperas en revuo. Mi ne estas redaktanto de revuo, do ne povas aperigi la informon mem. Tamen mian demision mi sendis al la Vickonsulo (tiam Silfer) kopie al la Senato kaj al la Kortumo; do, per HeKo aŭ ne, ili ĉiuj scias kaj, ĉar Giorgio Silfer (la posedanto kaj vera reganto de la Civito ekde ĉiam) ne konsentas, neniu oficiale konsentus”.

Chamberline Nguefack daŭrigas: “Eble li atendas, ke okazu senata sesio iam ie por decidi; tamen mi ne volas atendi, ĉar mi ne plu eltenas la kunlaboradon kun Silfer”.

Jes, eble tiel estas, sed kial silenti pri tiom granda kaj grava novaĵo, kiel demisio de la nova konsulo de la Esperanta Civito? En sia malferma letero, kiu ŝajne akompanis ŝian demisian leteron, Chamberline Nguefack diras:

Jes, la diskuto estas fermita, ĉar vi ne komprenas tion, kion mi diras. Mi finfine komprenis, ke ni tute ne povas kompreni unu la alian, nek kunlabori. Krome, mia metodo ne estas simila al la viaj. Mi sendis mesaĝon al Perla Martinelli, ke Heko ne plu zorgu la aferojn de UEA je konflikta aspekto, sed poste aperis eĉ dufoje artikolojn pri UEA en tiu senco. Ĉu Heko ankaŭ menciis ke EC mem ne plu havas tiel glatajn rilatojn kun Afrika Agado (UETA)? Ĉio ne plu gravas. Ĉiukaze, mi konstatas ke la politiko de EC ne kongruas kun mia vizio. Mi tion konscias nur nun, ĉar antaŭe mi nenion devis decidi do ne frontis al viaj vidpunktoj. Nu, mi jam estas laca havi konfliktajn rilatojn kun vi. Mi ne ŝatas konfliktojn nek konkurencon, ĉar laŭ mi sufiĉas kunvivi.

Kien la Civito?

Estas tre interese, ke la Konsulo de la Esperanta Civito ne rajtas gvidi la redakcion de HeKo, la retagentejo de la Esperanta Civito. Ne senkiale Chamberline Nguefack seniluziiiĝis kaj decidis demisii kaj rezigni pri la Esperanta Civito. Laũ la sekvaj vortoj de la kamerunia civitanino, oni povas vidi klare, ke ŝi havis tre bonajn intencojn rilate sian laboron kiel konsulino de la Civito:

Mia vizio estas unue, ke Esperanto celas pacon, pacon, pacon. Tial, oni senlace kaj pacience celu nur al ĝi. Tio signifas, ke laũ mi EC ne havu konfliktajn rilatojn kun aliaj organizaĵoj; ĝi ne estu la opizicio al UEA, aŭ SAT, aŭ… Ĝi do ekzistu paralele kun la aliaj sen serĉi, ke UEA malaperu. Ne estu eĉ konkurenco kun ĝi. Kion ajn faras aŭ ne faras aŭ diras UEA eĉ pri la Civito, oni respondu nur se ekstreme necesa, t. e., se la respondo kondukos al paco.

Per tiu ĉi idearo, ŝi montriĝis tre pacama homo, kaj ŝia mandato kiel Konsulo de la Civito povus igi akceptebla la ideon, ke la pakto de Esperantaj establoj, celanta agnoskon kiel subjekto de internacia juro, estas apoginda. Eĉ por tiuj, kiuj ne komprenas aŭ ne ŝatas tiun kernan celon de la Civito.

Ŝi plu skribis kaj donis sian opinion pri la rilatoj kun UEA:

Nu, la kritikoj pri UEA ne estu nia afero. Ĉiu havas sian internan vivon. Se ni ne povas doni pozitivajn informojn pri UEA en Heko, ankaũ negativajn ni ne donu. Esperanta Civito celu al paco kaj lasu UEA trankvila; se UEA ne konsideras Civiton, tio estas ĝia problemo. Por ekzisti, Esperanta Civito nek bezonas ĝin nek bezonas ke ĝi malaperu.

Laŭ tiuj ĉi citaĵoj, la Esperanta Civito maltrafis grandan ŝancon fari pozitivan paŝon. Ĝi povus esti tre utila por la bono de Esperanto, sen la sektemo de tiu grupo, ligita al Giorgio Silfer, kiu preferas plu havi absolutan kontrolon sur ĉiuj aferoj en la Civito, anstataũ flegi veran demokration.

Jes, la Esperanta Civito ja povus esti tre utila fenomeno por la bono de Esperanto, sed mi venas al la konkludo, ke la granda problemo de la Esperanta Civito estas, ke la reganta grupo, kontrolata de Giorgio Silfer, ne volas lasi la Civiton evolui al pozitiva fenomeno. La ideologio, konata kiel “silferismo”, estas granda obstaklo al la evoluo de la Esperanta Civito kiel pozitiva fenomeno en Esperantujo.

Mi ne scias, ĉu ĉiuj en la Civito agas pasive antaŭ la sinteno de Giorgio Silfer kaj ties fidela sekvantaro. Oni povas kompari lin al la kreinto de Volapuko, kiu sin prezentis kiel posedanton de la lingvo kaj permesis neniun evoluon. Do, anstataũ vidi novan fenomenon, sub la gvido de Chamberline Nguefack, ni plu vidos la grupeton manipuli bonan ideon ĝis kompleta fiasko. Jes, ja, miaopinie la ideo, ke la Civito fariĝu subjekto de internacia juro, estas bona kaj apoginda, sed kien iras la Civito, sub la silferisma reĝimo?

Fabrício Valle

Ĉi tiu teksto aperos en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/valle-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Alvoko por kun-redaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto

$
0
0

Kuriero de UneskoPor subteni la eldonadon de Unesko-Kuriero en Esperanto, UEA nun invitas kandidatiĝojn por korekti kaj redakti tradukaĵojn de Unesko-Kuriero en Esperanto ekde oktobro 2017.

La kun-redaktoro ricevos modestan honorarion ĝis 200 eŭroj por ĉiu numero, pagotan per la fonduso Unesko de UEA, kaj senpagajn loĝadon kaj manĝadon en la redakcio en Ĉinio, liverotajn de Esperanto-Centro Ora Ponto, se li/ŝi ŝatus surloke kunlabori.

Estus avantaĝo se la sukcesa kandidato regus iun ajn UN-lingvon (la angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) aŭ la portugalan lingvon. Ĉar Unesko-Kuriero en Esperanto estas esperantigata el la versioj en la ses UN-lingvoj kaj la portugala lingvo.

La kun-redaktoro laboros en sia loĝloko. Tamen, estas bonvene, se li/ŝi povus pasigi unu ĝis dek semajnojn en la Redakcio de Unesko-Kuriero, en la Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio, por pli funde konatiĝi kun la kunordiganto kaj ĉefredaktoro de la revuo.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), aŭ lingvo-korektan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro same kiel por rapida kaj fidinda komunikado kun kunlaborantoj.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@co.uea.org) kaj kopie al la kunordiganto (trezoro@qq.com) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

  • sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
  • vivresumo (persona, eduka, profesia ktp);
  • nomoj kaj kontaktinformoj de du rekomendantoj (nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton;
  • laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la lingvajn aŭ redaktajn kapablojn de la kandidato.
  • proponata sumo pri la dezirata honorario.
  • Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la Centran Oficejon ĝis la 25a de septembro 2017 – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por skajpa intervjuo.

    Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №702.

    Kien la movada gazetaro?

    $
    0
    0

    Legantoj

    La merkato de periodaĵoj forte ŝanĝiĝas en la lastaj jaroj. Multaj gazeteldonejoj nuntempe forte tranĉas la kostojn – pro kio ofte suferas la kvalito – kaj ŝanĝas sian ekonomian modelon, provante trovi aldonajn enspezojn ekster la kutimaj vojoj. La proporcio inter abonkotizoj, pagoj de reklamoj kaj vendo de unuopaj ekzempleroj ŝanceliĝas, sed, plej grave, kutime en ĉiu el la kategorioj la sumo malkreskas. Por teni la negocon enspeza kaj la revuon debita, necesas pliaj ŝanĝoj.

    Paŝon post paŝo – en la interreton

    Pli kaj pli da revua enhavo aperas en la reto. En tio estas nenio nova. Diversaj gazetoj publikigis siajn artikolojn en la reto jam antaŭ dek aŭ eĉ dudek jaroj. Tiam, en la pioniraj tempoj, la komputilo (ĉar ne ankoraŭ telefono!) rolis kvazaŭ vitrino de gazetvendejo. La preterpasanto povis vidi la unuan paĝon, eble legi la frontan artikolon, foje “trafoliumi” la gazeton. La celo estis prezenti la enhavon kaj tenti la publikon aĉeti la “veran” gazeton. Nun la reta versio estas ofte neniel malpli “vera” ol la presita. Aŭ eĉ anstataŭas ĝin.

    Pli kaj pli granda parto de la gazetoj estas havebla rete, kaj la legantoj ofte entute rezignas pri la presita versio. La eldonejoj provas – kun diversaj rezultoj – pagigi la retajn legantojn por la enhavo disponigita en la reto. En la komenca periodo de la interreto, ĉio publikigata en la Tut-Tera Teksaĵo estis principe senpaga kaj libere alirebla. Tio kutimigis la publikon kaj kreis kvazaŭ regulon: se io estas en la reto, tio estu senpaga. Tial kaŭzas tiom da problemoj la nuna transiro al la sistemo en kiu la leganto pagas por la enhavo ricevata rete. Ĉar estas malfacile konvinki iun, ke tiu ekpagu por io, kio ĝis nun estis senpaga, la gazeteldonejoj variigas kaj vastigas la oferton: en la reto aperas eĉ pli, inkluzive de la tuto, sed oni ja pagu por legi ĉi tion.

    Serioza revuo en 2017 apenaŭ povas elturniĝi sen reta ĉeesto. Ĝi povas manifestiĝi en malsamaj manieroj. La plej kutima kaj plej malnova estas simple publikigo de iuj artikoloj, aŭ eble eĉ ĉiuj, en la formo de facile legebla teksto. Tiel okazas ankaŭ en Esperantujo: Monato publikigas la komencon de ĉiu artikolo (por legi la tuton necesas pagi la abonon aŭ atendi du jarojn, kiam la enhavo iĝas legebla senpage) kaj La Ondo de Esperanto publikigas elektitajn artikolojn en sia retejo La Balta Ondo. Iuj aliaj, por kiuj mi ne trovas ekzemplon en la Esperanto-movado, publikigas ĉiujn artikolojn, sed rajtigas legi nur kelkajn el ili (libere elekteblajn) en la sama aparato, necesas pagi por legi la pliajn (ekzemple por legi pli ol tri artikolojn semajne aŭ dek artikolojn monate ktp).

    Se publikigi ĉion, kial ne publikigi tiel, kiel en la presita formo? Tio estas plej facila, ĉar ne postulas aldonan laboron kaj la reta leganto ricevas ekzakte la samon, kion la tradicia abonanto. En tiu formo – do, en la formato PDF – eblas legi ekzemple la revuon Esperanto. Ĉiu individua membro de UEA povas konsulti la jarkolektojn ekde 2004 ĝis la kuranta jaro, tiuj ĝis la 35-a vivojaro povas same legi la revuon Kontakto.

    Pli postula – pro la bezonata tempo kaj aldonaj elspezoj – estas kreo de aparta reta aŭ elektronika versio. La redakcio povas ebligi rete kvazaŭ foliumi la gazeton, do turni la paĝojn kiuj aspektas kiel en la presita eldono, sed post alklako sur la elektitan artikolon, ĝi aperas en formo pli taŭga por tralego en la komputila retumilo. Iuj gazeteldonistoj por pli grandaj titoloj kreas specialan aplikaĵon por tabulkomputiloj kaj saĝotelefonoj, en kiuj la legado estas pli intuicia kaj la enhavo “kompostiĝas” laŭ la grandeco de la ekrano en la uzata aparato. Tia aplikaĵo ofte havas aldonajn funkciojn, ĝi povas ekzemple sonorigi kiam aperas urĝa novaĵo aŭ arigi en unu loko ĉiujn artikolojn pri specifa temo.

    MonatoPli facila kaj malpli kosta estas kreo de ePub- kaj Mobi-dosieroj, kiuj faras la samon por la pli kaj pli popularaj bitlibrolegiloj (inter la plej famaj estas Amazon Kindle). Pri tio pioniris en Esperantujo Flandra Esperanto-Ligo, kun siaj libroj kaj la revuo Monato en PDF, ePub kaj Mobi. La Ondo, antaŭe havebla elektronike nur en PDF, ekde 2017 rezignis pri la papera eldono, sed vastigis sian elektronikan paletron per ePub. Beletra Almanako estas aĉetebla en la elektronika formo per Google Play.

    Ke ne temas pri la definitiva fino de la papera gazetaro, sed ĝia aliformiĝo, pruvu la resurekto de la usona eldono de la fama semajna revuo Newsweek. Fine de 2012 aperis ĝia “lasta” papera numero. La gazeto transloĝiĝis komence de 2013 en la reton, sed ne multe pli ol unu jaron poste, en marto 2014, ĝi revenis al kutimaj gazetvendejoj. Cetere, rigardu tie: kiom da gazetoj pri novaj teknologioj troveblas? Tutaj bretoj da revuoj pri telefonaj aplikaĵoj, komputila programaro, kreado kaj administrado de retejoj. Ĉu ne estas ĝuste tiuj, kiuj devus malaperi kiel unuaj? Kaj estas ĝuste ili, kiuj nun progresas!

    Tiuj evoluoj estas tre rapidaj, sed pro tio ne malpli interesaj. La eventuala stumblo de la eldonistoj ĉe tiu sojlo povas grave endanĝerigi la soci-ordon kiun ni konas. La ĵurnalistoj ne nur certigas al ni distron, ne nur liveras klaĉojn kaj veterprognozon, sed ankaŭ plenumas gravan rolon de la kontrolantoj de la registaroj, urbestroj, asociaj gvidantoj ktp. Tial libera kaj sendependa gazetaro estas piliero de demokratio – por bone fari sian laboron, ĝi devas trovi financadon. Ĉu vi pretas pagi?

    En la rondo familia

    Kiel menciite pli frue, ankaŭ en nia eta Esperanta gazet-merkato speguliĝas la tutmondaj procezoj. Tiurilate Esperantujo ne estas avangarda, sed ĝi postkuras la ĉirkaŭan realecon. Ŝanĝiĝas la legokutimoj de homoj, ankaŭ de esperantistoj, kaj la Esperanto-gazetaro devas agordiĝi al la bezonoj kaj postuloj de la klientoj. Eble estus pli facile alfronti la defion se ne trudiĝus nun amaso da aliaj problemoj…

    La ŝanĝiĝoj en la gazetaro ne estas subitaj, temas pri procezo – la abonnombroj malgrandiĝas de jaro al jaro (tio ne rilatas al Esperanto, kiu nur en la lasta jaro – en unu jaro! – perdis 17% da pagitaj abonoj), la novaj manieroj prezenti la enhavon estas enkondukataj poiome. Tiuj ŝanĝiĝoj, en alia ritmo, tuŝas ankaŭ Esperantujon.

    Kiu scias, eble jam post kelkaj jaroj la Esperantaj historiistoj kaj publicistoj traktos la jaron 2017 kiel limon en la rakonto pri la Esperanto-gazetaro? Pasis apenaŭ tri kvaronoj de la jaro kaj jam estas tiom da notindaj observoj! Ni rigardu de proksime la situacion pri la internaciaj movadaj revuoj.

    EsperantoKvietiĝis la plendoj ĉirkaŭ Esperanto. La redaktora karuselo movita komence de la unua estraro de Mark Fettes impresas nun haltigita. La “geredaktoroj”, kiel oni nomas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, eble ne levis multe la nivelon, sed discipline observas la aperritmon. Kia ajn estas la revuo, nun ĝi almenaŭ aperas akurate – kaj ĉirkaŭ la grandaj malfruoj koncentriĝis la ĉefaj plendoj antaŭ unu jaro. Pri ĝia kvalito ne multaj jam zorgas. Sed manko de interesa, varia enhavo, klerigaj artikoloj kaj senriproĉa lingvaĵo trovos sian efikon en la daŭre falanta nombro de abonoj. Fine de 2016 Esperanto havis 2257 pagitajn abonojn, nur iomete pli ol duonon de la rezulto 10 jarojn pli frue, kiam ĝi ankoraŭ forte superis 4 mil pagitajn abonojn.

    Mi ne kuraĝas aserti, ke ia mirakla pligrandigo de la abonantaro estas farebla – sed eble la falo ne devus esti tiom drasta? La revuo perdas la kutimajn legantojn kaj ne scias gajni novajn. Kio okazas pri la miliono(!) da lernantoj el Duolingo? Ĉu vere ne eĉ nur ĉiu centa el ili interesiĝas pri abono al Esperanto kaj membriĝo en UEA? Nur tiu 1% de la Duolinganoj estas jam kvaroblo de la tuta nombro de la nunaj abonantoj de Esperanto!

    Por esti justa, pri la nuna situacio ne kulpas nur la nunaj geredaktoroj. Ili trovas sin ekde kelkaj monatoj en malfacila situacio kaj ĝis nun montris nur ke ili ne sukcesos multe ŝanĝi ĝin. Kion ili povas nun fari, estas la mildigo de la problemo per akurata aperigado de la revuo. La reala devo finfine “fari ion” kuŝas ĉe la estraro de UEA, sed ĝi fiaskis jam en kelkaj aliaj kampoj. Ĝi ne agas racie kaj efike – la esperoj, do, estu for! Fettes povas multe skribi en Esperanto pri daŭripova evoluo, sed estu certa, ke ne temas pri la evoluo de UEA.

    La malforto de unu povus fortigi aliajn. Tiel estas ankaŭ nun – la neinteresa kaj malgraviĝanta Esperanto liberigas la spacon por sendependaj movadaj revuoj. Tiuj, kiuj malabonas Esperanton pro malkontento, povas ekaboni alian revuon. Ĉu?

    Heroldo de EsperantoHeroldo de Esperanto kun sia preskaŭ centjara historio, prestiĝo kaj pruvita tra la jaroj sendependeco, kiu manifestiĝis en kuraĝo fingromontri al problemoj, estus natura kandidato… Montriĝis eĉ okazo por tio, ĉar la revuo komence de 2017 ŝanĝis sian eldonanton. La eksa raŭmisma posedanto pezigis la gazeton per sia ideologia linio kaj partieco, kiuj ne estis digesteblaj por multaj legantoj. Aliflanke la nova eldonanto, Fabrício Valle (komence ne sola, lia komerca partnero mortis en januaro), havis jam sufiĉajn okazojn por elmontri siajn entreprenajn kaj redaktajn mankojn.

    Ne estas sciate kiom da personoj pagis la jarabonon por la “nova, moderna kaj enhavriĉa” Heroldo – tiu kostis 59 eŭrojn, la reta eldono: 29 eŭrojn – sed estas pli ol certe ke ĝi ne atingis la planatan nivelon de 3600 abonoj. Tiuj, kiuj tentiĝis al la promesoj de Valle, faris unu el la plej malbonaj moninvestoj en sia vivo. (Sed se la estraro de UEA povis en 2013 kaptiĝi je belaj vortoj pri avangardo kaj novelanismo…) Ili pagis preskaŭ po kvin eŭrojn por ĉiu paĝo! Krome, en la unu(nur)a numero kiu aperis, unu tutan paĝon el 12 okupis reklamo de la lingvo Esperanto mem, en la portugala lingvo. Tiu unua numero de la nova Heroldo ne estis tamen tute malbona – se mi povus ricevi tian gazeton ĉiumonate, mi certe konsiderus mem aboni al ĝi. Sed ĝi ne estas daŭripova.

    La brazila eldono esence estis nova gazeto kun malnova nomo. Estis, ĉar kion ajn pli promesus Valle, la malnova posedanto anoncis publike nuligon de la vendokontrakto pro la nerespekto de la interkonsentoj flanke de la nova. Jarŝanĝe la gazeto revenos en la manojn de Giorgio Silfer. Ĉu li daŭrigos la eldonadon aŭ nur konservos la rajton je la nomo? Se la vickonsulo ne decidos sukuri la gazeton, ne estos li kiu enskribiĝas en la historion kiel tiu, kiu mortigis ĝin. Kaj eĉ se li emos ankoraŭ redakti Heroldon, ĝi ne plu estas triumfonta.

    Tra la MondoDu aliaj novaĵoj markas la jaron 2017. Januare enmondiĝis la unua numero de la nova “sendependa sezona revuo” kreita de Huang Yinbao (Trezoro) – Tra la mondo. Estas bizare, ke post la malapero de El Popola Ĉinio en 2000 la lando, kiu portas torĉon de unu el la plej malnovaj civilizacioj de la mondo, ne sukcesis liveri al la internacia publiko novan Esperanto-gazeton. Feliĉe, Trezoro inspiriĝis de la revuoj, kiujn li foliumis en Roterdamo en la daŭro de lia volontulado por la Centra Oficejo de UEA. Tre bone, staĝo en la CO ja devus sproni al aktivado kaj novaj kuraĝaj iniciatoj! Tra la mondo estas senpage elŝutebla el la reto kiel PDF-dosiero, sed ankaŭ la papera abono estas ebla (kontraŭ pago). Malgraŭ kelkaj kompostaj stumbloj la entrepreno meritas interesiĝon de vasta publiko, ĉar – kvankam internacia – ĝi ĵetas fortan lumon sur la grandan ĉinan E-movadon. Ekde la dua numero la gazeto eknestis ĉe la germana Interkultura Centro Herzberg. Dume la fondinto forte sin dediĉis al alia, ankoraŭ pli nova revuo…

    Kuriero de UneskoUnesko-Kuriero, la Esperanta eldono de la oficiala revuo de Unesko. Aplaŭdinda estas la sukceso kolekti aron da volontulaj tradukantoj. La Unesko-aferoj interesas esperantistojn ekde jardekoj, tial ne estas dubo, ke la periodaĵo trovos sian niĉon en nia movado. Tamen, mia indulgemo rilate lingvajn kaj kompostajn erarojn estas en tiu kazo malpli granda, ĉar temas pri eldonaĵo sub la ŝildoj de Unesko kaj UEA. La malfruo de la dua numero estas ankoraŭ tolerebla, ĉar dume temas pri bagatelaj kelkaj semajnoj…

    Laste sed ne balaste… La Ondo de Esperanto, por kiu la jaro 2017 estas revolucia, eĉ se ĝi ne trumpetas pri tio same kiel Heroldo faris pri si mem. Plena rezigno pri la papera eldono kaj salto en la interreton estas decido kuraĝa, sed ne naiva.

    La Ondo de EsperantoEn sia eseo Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro (2007) Aleksander Korĵenkov estis singarda pri la avantaĝoj de la retaj gazetoj, sed samtempe ne taksis – kiel iuj aliaj – la interreton malamiko de la tradiciaj gazetoj. Dek jarojn poste la gazeto kiun li redaktas aperas nur en la interreto. Mi ne estis inter la entuziasmuloj de tiu ŝanĝo kaj mi daŭre paŭtas pri la nuligo de la papera eldono, eĉ se mi komprenas la faktorojn malantaŭ tiu decido. Kvankam mem, portempa elmigrinto, mi legas ĵurnalon kaj semajnan revuon el mia devenlando nur en la interreto kaj mia librolegilo, La Ondo en tiu formo ne estas por mi same alloga kaj mi fakte legis la lastajn numerojn malpli atente ol mi faris tion antaŭ kelkaj jaroj. Sed tio estas nur miaj personaj preferoj kaj mian kapricemon la leganto povis percepti jam el la supraj alineoj.

    La fakto estas ke La Ondo kiel sola el la internaciaj movadaj Esperanto-revuoj ne cedas al paŭperismo, kiun mi ĵus priskribis. Tiom pli mi bedaŭras, ke estas ĝuste ĝi kiu malhavas la paperan eldonon kiel unua! Eĉ se tio metus ĝin en la avangardajn vicojn.

    La adaptiĝo al la reta versio ne estis blinda – la PDF-versio estis modernigita, tiel ke ĝi ne similas la antaŭan presitan eldonon, sed estas kompostata kun la konsidero de la bezonoj de la ekran-legantoj. Okazis ankaŭ enhavaj ŝanĝoj – rilate ne nur la nombron kaj longecon de la artikoloj, sed ankaŭ la rubrikojn. La elektronika Ondo estas iom malsama ol estis la presita, sed ankaŭ la presita eldono evoluis laŭ la jaroj kaj malgraŭ la nova formo, oni daŭre perceptas ke temas pri daŭrigo de la sama gazeto.

    Al La Ondo de Esperanto mi deziras, ke ĝi ankoraŭ iam havu la paperan eldonon – eĉ se ĝi estus akcesora al la PDF-versio, same kiel antaŭ deko da jaroj estis inverse.

    Paweł Fischer-Kotowski

    Foto: Legantoj de la papera Ondo el Turkio, Pollando, Francio kaj Slovakio; ĉu ili nun legas la bitgazeton?

    Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
    Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
    Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
    Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/gazetaro

    Ondo

    Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

    La nova Tekstaro donas pli da Zamenhof, novajn kapablojn, kaj plian rapidecon!

    $
    0
    0

    tekstaro

    La Tekstaro 3.1 provizas al la uzantoj plurajn plibonigojn. Al tiu unika korpuso de skriba Esperanto ĵus aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj. Tio donas novajn eblojn por eltrovi, kompari, kaj kontrasti detalojn pri la uzado de Esperanto. Ĉio funkcias pli rapide, kaj la manierojn konstrui kompleksajn serĉesprimojn nun estas pli klara.

    Tekstaro.com enhavas la plej grandan alireblan korpuson de skribita Esperanto. “La Tekstaro”, kiel la ĉiutagaj uzantoj ofte nomas ĝin, estas inter la plej gravaj projektoj, kiujn ESF komisiis. En la jaro 2002, la fama sveda gramatikisto Bertilo Wennergren komencis realigi la projekton. Bertilo estas la aŭtoro de PMEG, la plej grava libro pri Esperanta gramatiko kaj uzado. La Ondo de Esperanto nomis lin Esperantisto de la Jaro 2006, kaj UEA honoris lin pro lia estara agado.

    Jam dum pli ol 15 jaroj, La Tekstaro helpis al sennombraj esploristoj – Esperantistaj aŭ ne – pristudi ĉiajn aspektojn de skribita Esperanto. Uzantoj povas enketi pri la leksiko, de unuopaj morfemoj ĝis plurvortaj esprimoj kaj parolturnoj, kaj esplori simile detale pri la gramatiko. Eblas eltrovi diversajn trajtojn de la enhavo kaj stilo de tre diversaj verkoj, ricevi konsilojn pri bona uzo, distingi la Zamenhofajn kaj nezamenhofajn uzojn de vortoj, kaj kontroli la evoluadon de Esperanto trans pli ol 120 jaroj.

    Dum la unua fazo koncentriĝis je kolektado, unuecigado kaj prilaboro de tekstoj ekzistantaj en elektronika formo, kaj la dua pri la kompletigo de la tekstoj (interalie, el diversaj Esperantaj periodaĵoj) kaj kreo de uzant-amika interfaco, tiu ĉi, la tria fazo, signife riĉigis la korpuson: multaj skanitaj tekstoj alireblaj ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko estis aldonitaj, tiel ke la tekstomaso nun ampleksas pli ol 4,8 milionojn da vortoj. Inter la plibonigoj estas la kapablo fari samtempajn serĉojn, la kapablo kunigi la serĉojn, elekti/limigi la serĉotajn periodojn, kaj, kompreneble, la kapablo funkcii per diversaj retumiloj kaj aparatoj. En la unuaj du fazoj Bertilo serĉis konsilojn de famaj esperantaj specialistoj: Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja, Chris Gledhill kaj Mauro La Torre.

    Tiu tria fazo ne estas la lasta fazo por la evoluo de La Tekstaro de Esperanto. Jam komenciĝis la kvara fazo, kiu celas ampleksigon de la enhavo de la korpuso per gravaj verkoj ne-Zamenhofaj (aparte tiuj el la periodo post la Dua Mondmilito) kaj de tekstoj el diversaj nuntempaj gazetoj kaj periodaĵoj, aldone al tiuj de Monato kaj La Ondo de Esperanto. En la planoj por plia evoluo de Tekstaro estas morfologia markado de la korpuso: t. e., aldono de “signetoj” al la jam ekzistantaj tekstoj, tiel ke en serĉado oni povu eviti la konfuzon inter, ekzemple, la vortoj ‘per/son/e’ – ‘person/e’, ‘per/fid/e’ – ‘perfid/e’, ktp. La tekstaroj de naciaj lingvoj kutime havas tiajn indikilojn, kaj aldoni ilin al La Tekstaro de Esperanto levos la kapablojn kaj la utilon de Tekstaro al eĉ pli granda nivelo.

    ESF

    SES sukcese komencis sian duan jardekon

    $
    0
    0

    SES-2017

    SES laŭdifine estas Somera Esperanto-Studado, kaj pri la sukceso de ĉi-somera studado atestas novaj entuziasmaj kursanoj, ricevintaj la merititajn diplomojn. (Foto: Peter Baláž)

    Jam la 11a Somera Esperanto-Studado okazis inter la 15a kaj 23a de julio 2017, ĉi-foje en la urbeto Banská Štiavnica, Slovakio. Post unujara paŭzo, kaŭzita de la organizado de la 101a Universala Kongreso en Slovakio, SES revenis kun sia tradicia kaj riĉa programo. La teamo de E@I helpata brile de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kreis bonan bazon por ke SES kontentigu ĉiujn.

    La antaŭtagmezan instruadon prizorgis ok profesiaj instruistoj el ok landoj. Krom la kutima lingvokurso en diversaj niveloj okazis ankaŭ kurso pri Esperanto-literaturo kaj kulturo. Tiu ĉi kurso montriĝas tre ŝatata kaj utila, do certe estas plano daŭrigi ĝin dum sekvaj jaroj. Posttagmezo enhavis jam tradicie riĉan programon: por turismemaj estis aranĝitaj pluraj interesaj ekskursoj (Banská Štiavnica mem estas ege taŭga por turismi – ĝi estas la sola “Unesko-urbo” en Slovakio, pro sia pitoreska aspekto kaj atmosfero, pro sia historio kaj graveco en mezepoko kiel minista centro).

    Okazis pluraj atentokaptaj prelegoj, kies temoj estis samtempe buntaj kaj interesaj, ekzemple de “Elektroaŭtoj estas fekaĵo, ĉu ne?”, tra “Ortografio de la rusa lingvo”, ĝis “Enkonduko al meditado”. Ne povis manki lingvokursoj (prezentiĝis la slovaka, franca, kartvela, rusa) kaj jam tradiciaj manlaboroj. Vesperoj estis dediĉitaj ĉefe al muziko – dum la nacia vespero dancigis homojn la familia grupo de Peter Sarnovský, kiu prezentis plurajn slovakajn popolkantojn ankaŭ en Esperanto. Esperantajn koncertojn ĉi-foje plenumis ege energiiga kaj gajiga Kaŝi el Germanio, bone konata jOmO el Francio, kaj talenta kaj ĉiam pli profesia Jonny M el Germanio (kiu ricevis ĉi-jare dum UK diplomon de UEA por Elstara arta agado).

    Ne mankis vere riĉa libroservo, kiun la partoprenantoj diligente vizitadis kaj ne povis manki ankaŭ jam tradiciaj drinkejo kaj gufujo. Krom SES mem okazis samloke kaj samtempe la konferenco de OSIEK kun la ĉeftemo: “Esperanto-literaturo en la 21a jarcento” (vidu la sekvajn paĝojn). Avantaĝo estis por ambaŭ publikoj – pluraj programeroj estis komunaj kaj oni povis utiligi partoprenon de la dua grupo por riĉigi la programon unu de la alia.

    SES-2017

    Partoprenis ĉi-foje 175 partoprenantoj el 19 landoj. Granda danko iras al ĉiuj, kiuj helpis organizi la eventon kaj ebligis per sia kontribuo ĝian pluan ekziston! Dum la venontjara SES organizantoj volus provi atingi la rekordon de partoprenantoj (plejmulte ĝis nun ĉeestis 250 homoj), preparante kaj tre taŭgan lokon por la evento, sed ankaŭ tre riĉan kaj partoprenindan programon. La datoj jam fiksiĝis – 14a ĝis 22a de julio, do nepre pripensu tiam la partoprenon! Detaloj aperos jam baldaŭ en la retejo http://ses.ikso.net.

    La fotogalerio de la 11a SES troveblas ĉi tie.

    Peter Baláž
    Organizanto
    E@I-kunordiganto

    Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
    Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
    Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
    Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/ses-6

    Ondo

    Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

    Viewing all 2240 articles
    Browse latest View live